La kongresoj fervojista kaj ĉina en la urbo de la ĉiama printempo

 

Internacian Esperanto-kongreson Kunming jam gastigis en 2012: en tiu jaro la konferenco de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj okazis en tiu ĉi urbo.

La temo de la fervojista kongreso, kiu daŭros ĝis la 23-a de majo, estas: "Esperanto kunligu la landojn de la Silka Vojo". Tiu de la ĉina kongreso, kiu jam finiĝis en la 18-a de majo, tekstas: "Retrorigardado kaj perspektivado – la Esperanto-movado eniras en la novan etapon". En tiu ĉi artikolo ni raportas ĉefe pri la ĉina kongreso, lasante detalojn pri la fervojista kongreso al alia artikolo aperonta.

La 16-an, sabate, la kongresanoj el diversaj partoj de Ĉinio kaj de la mondo alvenis al la kongresejo, registriĝis kaj vespere okazis la interkona vespero, kiu prezentiĝis diversaj prezentaĵoj de esperantistoj ĉinaj kaj eksterlandaj.

Plu informo: http://www.espero.com.cn/2015-05/18/content_35598030.htm