"FELICHAN PASKON EN KRISTO RESUREKTINTA"

Tiel la Papo bondeziris en internacia lingvo esperanto, post la beno "Urbi et Orbi", la Paska dimanchon. En placo Sankta Petro, inter la pilgrimantoj, cheestis grupo de esperantistoj por omagi la Papon kaj danki Lin pri Liaj bondeziroj en internacia lingvo esperanto. Dum la tuta ceremonio bone videblis la cheesto de tiu delegacio, char kelkaj partoprenantoj estis subtenantaj panelojn kiuj elstaris super la homamaso kaj estigis kune la vorton esperanto. Plurfoje ilin filmis la televidaj kameraoj, dissendante tiun bildon tra la tuta mondo. Gratulesprimoj alvenis al la iniciatuloj el chiuj kontinentoj.

Delonge Eklezio interesighas pri la internacia lingvo esperanto. Fakte la liturgiaj libroj (mesalo kaj lecionaro por dimanchoj kaj festo-tagoj) estis regule aprobitaj. En Eklezio, efektive, multoj rigardas esperanton samkiel la latino de la nuna tempo. 5 Aprile 2002