Ahmed Boukous (foto: casanet.TV)

La amaziĥa lingvo (ankaŭ konata kiel berbera), parolata ne nur en mediteranea sed ankaŭ en vastaj regionoj de Sahara de subsahara Afriko, spertas renesancon. Por ekscii pli pri ĉi tio, Disvastigo - Lingvoj kaj Kulturoj renkontis Ahmed Boukous, rektoro de IRCAM (Reĝa Instituto de amaziĥa kulturo) kaj Gaouaou Manaa, profesoro ĉe la Universitato de Batna (Alĝerio). Intervjuoj okazis dum la Kvaraj Tagoj de Lingvaj Rajtoj (Teramo, 20-23 maggio 2010 ), internacia konferenco organizita de itala fako de Asocio Lem (http://portal-lem.com) sub la patroneco de la Ministerio pri internaj aferoj kaj la apogo de la Konsilantaro de Eŭropo.

 

MR: Prof Boukous, kion vi opinias pri la estonteco de la berbera lingvo?

AB: mi vidas optimisme la estontecon de amaziĥaj lingvo kaj kulturo, ĉefe de kiam la disvolviĝo de tiu lingvo estas fenomeno subtenata ne nur de la politika volo de la ŝtato, sed ĉefe de la alligiteco de la homoj al sia identeco.

 

MR: Ĉu tio okazas nur en via lando?

AB: Mi pensas ke ankaŭ en Alĝerio estas politika volo, kvankam la situacio ne estas la sama kiel en Maroko.  Pro tio envolvigho gravas envolvigho de la komunumoj por la defendo de la lingvo kaj kulturo.  Tiu-kaze mi kredas ke la Ŝtato nepre devos fari la necesajn paŝojn por plivalorigi, agnoski kaj protekti la lingvajn rajtojn de la berbera popolo.

MR: Ĉu eblas paroli pri revigliĝo?

AB: Absolute. Mi pensas ke estas gravaj signoj kiuj permesas al ni esti optimismaj kaj kontentaj. Komparante nunan situacion kaj tiun de la pasinta jardeko, oni povas efektive paroli pri revigliĝo kaj tio eblas danke al la esploro de la propra identeco de la komunumoj, danke al la sinteno al la propra kulturo. Ne forgesindas krome la rolo de la civitana socio kaj de iunivela demokratiĝo de la institucioj — ĉefe en Maroko.

 

MR: Prof Manaa, ĉu la amaziga lingvo estas rekonita de la Alĝeria Ŝtato?

GM: Ĝi ekzistas ekde nememoreblaa epoko kaj la agnosko okazis rezulte de popola premo. En 2002, la prezidanto de la Respubliko de Alĝerio amendigis la konstitucion por oficialigi la berberan samrange de la araba.

MR: Ĉu ĝin subtenas la administrado?

GM: Jes, la centra registaro instigita fare de popola premo rajtigis la lingvon, parolata de 20 ĝis 30% de la alĝeria loĝantaro. Ni havas ĉirkaŭ 36 miliononj da homoj, do inter 4 kaj 6 milionoj da berberlingvanoj

MR: Prof. Boukous, estas tre optimisma.

GM: Li estas tre optimisma kaj ni ne devas forgesi la fakton ke li estas la prezidanto de IRCAM, la Reĝa Instituto de Amaziĥa Kulturo en Maroko. Iom li havas pli da libereco por agi dum mi estas simpla instruisto kaj mi havas superulojn, kiuj premas min.

MR: Ĉu vi havas problemojn kun integristoj?

GM: Ne. La integristoj luktas ĉefe kontraŭ povuloj, tamen, neniam agnoskos la lingvon se ĝi estos transskribita per latinaj literoj. Oni diras al ni: skribu per araba alfabeto kaj ni akceptos vin. Ataturk, kiam en Turkujo decidis alpreni latinajn literojn antastaŭ la arabajn, li estis tre pova por tiel agi. En Alĝerio, ni ne havas la politikan volon por pritrakti la problemon.

MR: Kiel vi skribas nun la berberan lingvo nun?

GM: En Alĝerio nuntempe per latina alfabeto, plejmulte, sed estas ankaŭ alĝerianoj kiuj transskribas per araba literaro. Se la komunumo elektus la duan varianton, nepre ĝi kunfandiĝos kun la arablingvanoj. Pro tio oni strebas evidentigi malsamecojn, ĉar ni parolas pri popolo kun propra identeco.

Articolo originale: La rinascita dell'amazigh