Alessio Petralli estas svisa lingvisto observanta dinamikojn inter lingvoj kaj amaskomunikiloj, aŭtoro de pluraj libroj, i.a. "La itala en angulo" (Angeli, Milano 1990) kaj "Amaskomunikiloj en la scenejo kaj novaj lingvoj" (Carocci, Romo 2003 ). Li estas ano de la ne-partia pensfabriko "Coscienza Svizzera" , envolvita en multaj agadkampoj inter kiuj la defendo kaj progresigo de malsamaj identecoj, la lingvoj kaj kulturoj en la lando. En eseo "Esperoj kaj timoj por la svisa plurlingvismo" ( "Speranze e apprensioni per il plurilinguismo elvetico") substrekas ke "antaŭ kvardek jaroj, la granda lingvisto Giacomo Devoto prognozis malprogresiĝon de la itala lingvo en Kantono Ticino (kiu ne okazis), sed nun ni devas taksi ke "estus okazaĵo por tuta Eŭropo 'la fino de la tradicia multlingva ekvilibro en Svislando (kiu superŝvebas)."La situacio, tamen, ankoraŭ ne tute kompromitiĝas "ĉar Svislando povas trovi la volon kaj la rimedojn por renovigita politiko de promocio de multlingvismo."

 

 
MR: Ĉu vi povas diri kiel fartas la itala lingvo en la Svisa Konfederacio?
 
AP: La situacio por la itala lingvo estas bona en ĝia tradicia areo de disvastiĝo, la Kantono Ticino kaj en la apudaj grizonaj valoj. Fonto de maltrankvilo tamen estas la aliaj du itallingvaj zonoj de la Kantono Grizono, Poskjavo kaj Bregaljo ĉar forte influigitaj de la germana. Cetere, en la Konfederacio ni rimarkas nepridubeblan deklivon de la uzo de la itala de pluraj jardekoj. Estas pluraj kialoj kaj la popolnombrado de jaro 2010 eble povos doni utilajn respondojn, kvankam la nova informkoleta metodo (per specimeno, pro kialoj de ŝparado) bedaŭrinde malpermesos komparojn kun antaŭaj datumoj.
 
MR: Ĉu vi povas paroli pri engetiĝo?
 
AP: La vorto estas tro ekstrema, sed nenegeblas dum la lastaj jaroj, ke se oni ne agos rapide por subteni ĝin, la itala itala regioniĝos aŭ eĉ "kantoniĝos". 
 
Tamen, indas klarigi ke la nova leĝo pri lingvoj povas helpi eviti tian rezulton. Kompreneble, leĝoj mem ne sufiĉas, kaj, ĉefe, necesas forta engaĝiĝo fare de minoritatoj.
 
MR: Kiaj estas la politiklinioj plenumigitaj aŭ  aldirektotaj cele al reekvilibriĝo?
 
AP: Kiel ĵus menciite, la nova leĝo pri lingvoj devus utili apogante plioftan uzadon de itala lingvo trans monto Gotardo, ĉefe en la federacia registaro. Sed la rezistoj tie ne mankos kaj ni devas esti atentaj.
 
MR: Ĉu Svislando riskas dismembriĝon?
 
AP: Ne, Svislando absolute ne riskas dismembriĝon, sed nedubeblas, ke en la lastaj jaroj, la lasta jardudeko de tutmondiĝo, nacia kohereco spertis iujn malfacilaĵojn. Necesas pro tio, prikonsideri la valoron de la svisa plurilngva modelo  kaj eviti ke en mallonga tempo perditiĝu tion, kio Svislando konstruis dum longa sukcesa historio.