Erich-Dieter KRAUSE (nask. 1935) Prof. Dr. phil. habil., estis en la jaro 2000 germana emerita profesoro pri la indonezia lingvo ĉe la Orientazia Instituto de la universitato de Leipzig en Germanio kaj vortaristo kaj leksikografo pri la indonezia kaj Esperanto. Li estas membro de la Akademio de Esperanto kaj de la redakta komitato de la faka periodaĵo "Esperantologio / Esperanto Studies / EES".

 (Fonto: Wikipedio)

MR: Niĝerio kaj Indonezio estas grandaj Ŝtatoj (160 kaj 240 milionoj da loĝantoj) kaj ambaŭ enhavas grandan kulturan riĉecon. Niĝerio elektis la anglan - la lingvon de la koloniistoj - kiel oficialan. Kia estis la decido de Indonezio?

EDK: En Niĝerio la oficiala lingvo fakte estas la angla, tamen laŭ artikolo 53 de la nacia konstitucio el la jaro 1979 oni permesas, aldone, la uzon de la lingvoj haŭsa, igboa kaj joruba en la Nacia Asembleo. Sur la ebeno de la federacia ŝtatoj, ene de la Leĝdona Asembleo, oni permesas la uzon de la angla aŭ de iu niĝeria lingvo, en la Borno State Assembly la anglan lingvon aŭ niĝerian lingvon, nome la haŭsan aŭ la kanurian.
En Indonezio, kontraŭe, oni decidis post la sendependiĝo (Indonezio estis dum jarcentoj nederlanda kolonio /Nederlanda Hindio/) enkonduki novan nacian lingvon, Bahasa Indonesia. En tiu vastega lando kun siaj pli ol 13.000 insuloj (el kiuj ĉirkaŭ 7.000 estas hom-loĝataj) inter la Pacifika kaj Hinda Oceano ĉiuj naciaj kaj administraciaj organoj uzas UNU lingvon, kiu estas konstruita el leksemoj el la ĉirkaŭ 250 regionaj lingvoj (ekzemple la java, minangkabaŭa, balia, bataka kaj multaj, multaj aliaj). La gramatiko estas bone strukturita kaj la afiksara sistemo faris pruntojn ankaŭ el ne-indoneziaj lingvoj, ekzemple el sanskrito kaj el eŭropaj lingvoj, aparte el la nederlanda kaj, novatempe, el la angla. Eĉ oni povas, kelkfoje, malkovri, ke ekzistas similaĵoj gramatikaj inter la indonezia lingvo kaj Esperanto. Detalumi pri tio nun postulus tro da spaco.
En la familiaj medioj, kompreneble, oni uzas en Indonezio la lokajn dialektojn kaj/aŭ regionajn lingvojn. Sed, ekzemple, la eduka sistemo, la justico, la komunikadaj rimedoj (gazetaro, televido, radio) strikte uzas nur la Bahasa Indonesia.

MR: La lingvo "Bahasa Indonezia" povas esti komparata kun la swahila?

EDK:Estas iom hazarde kompari la svahilan lingvon kun la indonezia. Mi ne dirus, ke estas multaj similaĵoj. Sole la kolektivplurala sistemo de ambaŭ lingvoj estas simila en kelkaj kazoj.

 

MR: Ĉu estas altnivelaj kursoj de tiu-ĉi lingvo en Europo?

EDK: La studoj pri Indonezio en eŭropaj universitatoj, la tiel nomata indoneziistiko, ĉefe floradas en Nederlando, kies centro estas la universitato de Leiden. Tamen ankaŭ en ceteraj landoj eŭropaj oni povas, altnivele, studi la indoneziajn lingvon, kulturon, historion kaj arton. En Germanio ekzemple en la universitatoj en Berlin, Hamburg, Kolonjo (Köln), Passau kaj aliaj estas ebleco studi indoneziistikon.

MR: Ĉu Indonezio povas esti modelo por Europ-Unio?

EDK: Certe iagrade la modelo uzi UNUSOLAN lingvon kiel en la mult-etna lando Indonezio povus esti interesa ankaŭ por la Eŭropa Unio, sed estas treege dubinde, ke io tia realiĝos, ĉar tro grandaj estas la rivalecoj inter la naciaj lingvoj en Eŭropo. Esperanto ja estus bona solvo, sed por tiu revo mankas la lobiistoj …