MR: Inter la nomoj de personoj kiuj lasis markon en la historio de informadiko estas tiu de religiulo, patro Busa. Kun prof. Federiko Gobbo, docento pri Lingvistiko kaj Lingvo-Planado de la Universitato de Torino kaj, en la pasinteco, docento pri filozofio de informadiko en la Universitato de Insubria (Varese-Komo, Italio), ni ekkonas la figuron de tiu fakulo.

FG: P. Busa estas escepta homo, en la senco, ke kompare kun la tempoj, dum kiuj li eklaboris per komputiloj, li estis pioniro en ĉiu senco, aparte rilate al la perkomputila traktado de homaj lingvoj ne nur en Italio sed ĉie ajn. Jam en sia tezo de 1946, unu jaron post la fino de la Dua Mondmilito, estis skizinta metodon por fari akuratan ekzamenon de la vortprovizo de Tomaso de Akvino. Tiu ekzameno postulis tre precizan laboron sed ankaŭ la kontrolon de ĉiuj aperoj de la vortoj, kiujn oni permane estus povinta fari nur ene de multaj jaroj. Do li havis intereson pri tiuj ĉi maŝinoj kiuj tiam estis absolute novaj, konsideritaj aferoj de militistoj - la komputiloj estis armilaroj, esence, kiuj ebligis al la aliancanoj venki la militon kontraŭ la fortoj de la akso. Ili ne estis komune uzitaj, sed li vidis en ili tiujn ĉi potencialojn.
En 1949, tri jarojn poste, li estis en Nov-Jorko por renkonti Thomas J. Watson Sr, la prezidanton de IBM. Li rakontis al li pri sia projekto kaj la usona manaĝero konsentis. IBM volis akrediti sin en tiuj jaroj. Ĝi estis iĝanta la ĉefa firmao de informadiko kaj opiniis ke verŝajne la laboro de Patro Busa estis laboro kies metodon kaj datumojn li mem konstruis.

MR: Patro Busa uzis la komputilojn por lingva analizo, mallonge dirite.

FG : Simple dirite, jes. La rezulton ni povas taksi en 1980, kiam post tridek jaroj aperas la Index Thomisticus en 56 volumoj en kiuj ĉiu vorto de la vortaro uzita de Tomaso de Akvino estas indeksita aŭ estas ĉirkaŭ 182 KB da Indexj kaj por ĉiu vorto kaj tiu ĉi permesas fari multajn aferojn, helpas vin kompreni kiel li uzis la terminojn. Estis io absolute escepta. Pli poste tiuj ĉi 56 volumoj aperis en KD kaj en 2000 ili estis metitaj en interreton. Nun ili estas libere konsulteblaj kaj ekde 2006 ĉe la Katolika Universitato de Milano estas laborgrupo kiu estas notanta tiun ĉi korpuson. Ĵargone la komputaj lingvistoj nomas ĝin strukturitan aron de teksta datumo - kun la sintaksaj arboj kiuj sekvas la lernejon dependantan de Prago . La laboro de patro Busa, fakte, daŭrigas, kvankam li forpasis tiun ĉi jaron, antaŭ kelkaj monatoj [La intervjuo estis donita en 2011] .

MR: Ĉu vi renkontis P. Busa? Ĉu vi povas rakonti al ni vian sperton?

FG : Mi renkontis P. Busa en 2006 dum prelego. Li estis invitita kiel gastparolanto ĉe la kongreso de la Itala Lingvistika Asocio de Vercelli , organizita de la Universitato de Orienta Piemonto . Tio kio frapis min tre multe estis, ke li ne nur parolis pri sia laboro rilate al la komputa lingvistiko, sed ankaŭ pri tio, kion li volis fari en estonteco. Ni devas konsideri ke en 2006 li aĝis 93 jarojn do estis sufiĉe impresa vidi ĉi tiun personon entuziasma pri la projektoj kiujn li volis realigi kaj ili estis grandiozegaj projektoj, do li diris al ni ion pri sia laboro kun IBM kaj li rakontis al ni, ke li ĉiam kverelis kun programistoj. Li uzis esprimon kiun mi notis inter citiloj en miaj notoj "mi faris la dancon de la horoj sur planko de freŝaj ovoj" , kio donas
iomete la ideon pri la nivelo de malfacileco komuniki kun tiuj programistoj. Rilate al la fakto ke la korpuso de la tomista leksiko ne estis notita ĝis antaŭ ne longe kun iu sintakso, li klarigis ke la lingvistoj ne komunikas unu kun la alia , ĉiu uzas sian propran modelon kaj li ne sciis kiun elekti.

Li parolis al ni, poste, pri siaj lastaj projektoj: unu estis tomista leksiko dukultura. Al p. Busa ŝajnis multe pli racia labori en komputa lingvistiko kun lingvo fermita kiel la latina, kun korpuso de tekstoj difinitaj kaj ne kreskantaj, ĉar oni povas akiri rezultojn multe pli sekurajn. Kun vivanta lingvo, kontraŭe, la datumbazo de la tekstoj uzataj estas ankoraŭ parta ĉar ĝi evoluas.
Lia vidpunkto estas sufiĉe interesa ĉar, ĝenerale, la plimulto de la aplikoj kaj esploroj de komputa lingvistiko estas adresitaj al vivantaj lingvoj, dum laboro kun latino, antikva greko kaj sanskrito estas konsiderataj ligitaj al la humanismaj studoj, certe ne al komputiloj. La tomista leksiko dukultura estas praktike traduko de la tomista leksiko en modernajn terminojn, kun moderna lingvo. Li donis tiun ĉi ekzemplon: En la latina la vorto "caput" povas signifi ne nur kapon aŭ estron de organizo, sed ankaŭ, kun figura esprimo, Jesuon Kriston, kiel kapon de la Eklezio. La tradukado de la leksiko, do, devas konsideri ĉiajn aspektojn.

Li ankaŭ okupiĝis pri la problemo de multlingveco en EU kaj revis pri regulita, kontrolita lingvo. La vivantaj konstante ne povas ilin vere meti en komputilon. Tion ĉi li vidis tre klare kaj, pro tio, li volis sukcesi trovi sistemon de vortoj, ideografian skribadon ĝemelitan kun la diversaj lingvoj por ke oni povu fari aŭtomatan maŝintradukon. Mi ne scias kiel tiu ĉi ideo estis evoluinta. Certe, tia aliro ĝenerale postulas grandan lertecon fare de programistoj kaj lingvistoj kaj, sekve, longan tempon. Ni konsideru, ke li iel laboris en la kalendaro de eterneco. Kiel religiulo li asertis ke komputiloj estas donaco de Dio, kaj sekve ni devas uzi ilin. Li mem ne havis problemojn laborante por la sama projekto dum tridek jarojn sinsekve.
IBM ludis ŝlosilan rolon en la unuaj jaroj post la Dua Monda Milito, pere de konsiderindaj kaj longtempaj financadoj por komputiko, afero kiun nun ne faras iu ajn ne nur pro banalaj ekonomiaj kaj financaj kialoj sed ankaŭ konsiderante la teknologian ŝanĝon: la komputaj maŝinoj ekde 1946 ĝis la 1960aj jaroj estis frukto de shtup' al shtupa evoluado, dum ekde la 1970aj jaroj plirapidiĝis la
transformiĝo de komputiloj al la moderna formo. Tio nun malfaciligas havi
longdauran vizion de la estonteco

MR: Mi substrekus ankaŭ la karismon de P. Busa.

Li iris rekte al la estro de IBM. Konsideru ankaŭ, ke li havis ankaŭ la grandan forton esti sukcesinta konvinki Vatikanon havi aliron al ĉiuj originalaj repertuaroj de Tomaso de Akvino kaj tio ne estas malgranda afero. Estas ankaŭ dirinde, ke patro Busa formis fakte komputan lingvan skolon kiu funkcias ankoraŭ nuntempe en tuta Italio kaj kun bonegaj rezultoj.
* Ĉi tiu artikolo estas reelaborado de parto de elsendo "Lingvo kaj Kulturo"