Otto Prytz estas norvega emerita profesoro de hispana lingvo en la Universitato de Oslo (1978-2005 )

 

MR: Kial Norvegujo bezonis du lingvojn?
 

Pro historiaj kialoj: kiam Norvegujo sendependiĝis de Danujo en 1814, la skriba lingvo de Norvegujo estis la dana, parenca al la norvega, sed apenaŭ komprenebla por la norvegaj kamparanoj. La laboro por starigi propran norvegan skriban lingvon okazis laŭ du malsamaj linioj. Unu estis la kompilado de Nynorsk surbaze de la norvegaj dialektoj; la alia estis laŭgrada norvegigo de la dana, el kiu rezultis la nuna Bokmål. Okazis reciproka alproksimigo inter la du lingvoj, kaj nun oni prefere parolas pri du "lingvoformoj", ol pri du apartaj lingvoj.

Pluraj danaj oficistoj senditaj en Norvegion, fondis familion kaj konstante ekloĝis tie. Ili parolis la danan, sed kun norvega prononco. La samon sendube faris ankaŭ norvegoj revenintaj post studado en Danio. Kaj kiam kamparaj homoj voĉlegis el la Biblio, ili tion faris en la dana, sed kun norvega prononco. Ĉi tiu lingvo originanta en la dana, poste ricevis la nomon Rigsmaal [ríksmo:l], laŭ nuna ortografio riksmål (regna lingvo), kaj ankoraŭ pli poste bokmål [bú:kmo:l] (libro-lingvo).

Nynorsk kompilitas meze de la 19a jarcento, bazita sur la norvegaj dialektoj, precipe la kamparaj. Ĝia planinto estis Ivar Aasen, kiu en 1848 publikigis la libron Det norske Folkesprogs Grammatik [de noŝke fólkespro:ks gramatík] (gramatiko de la norvega popollingvo), reviziitan kiel Norsk Grammatik [noŝk gramatik] (norvega gramatiko) 1864. En 1850 aperis Ordbog over det norske Folkesprog [ú:rbu:k ó:ver de nóŝke fólkespro:k] (vortaro pri la norvega popollingvo), de pli ol 25.000 vortoj, reviziita kiel Norsk Ordbog [noŝk ú:rbu:k] (norvega vortaro) 1873. La unuaj ekzemplaj tekstoj en landsmål [lán(d)smo:l] aperis en Prøver af Landsmaalet i Norge [pró:ver av lán(d)smo:le i nórge] (specimenoj de la kampara lingvo de Norvegujo) en 1853. La termino landsmål, kiun iuj norvegoj povus kompreni kiel "tutlanda lingvo", origine estis intencita por signifi "kampara lingvo", kontraste al urba.

Kiam Ivar Aasen komencis sian kolektan laboron, furoris la naci-romantikismo. La ideoj de Herder, ke ĉiu nacio havas popolan spiriton, "Volksgeist", kiu manifestiĝas en lingvo, literaturo, arto kaj aliaj kulturaj esprimiloj, karakterizis la naci(ism)an pensadon en Eŭropo dum la 1840-aj jaroj. Propra skriba lingvo gravis kiel simbolo de la memstareco de Norvegujo, estante decida atestilo pri tio, ke la norvegoj diferencas de la danoj.  

OP:Kiu inter Nynorsk kaj Bokmål estas pli "viva"?

Sendube Bokmål, kiu estas praktikata eble de 80% de la norvegoj. Sed en Nynorsk kreiĝis literaturaj verkoj, kies valoro estas agnoskata ankaŭ de la "maladeptoj".

MR:Kiel Ivar Asen planis la vortaron de Nynorsk kaj, ekzemple, la konjugaciojn?

Ivar Aasen establis rigoran rangigon de la dialektoj depende de tio, kiom proksimaj ili estis al la norena. En la antaŭparolo al "Specimenoj de la kampara lingvo" li diras, ke la plej bonaj dialektoj estas tiuj de la okcidentaj regionoj Hardanger [hardánger], Voss [vos] kaj Sogn [songn], dum «la dialektoj norde de la montaro [en la regiono de Trondhejmo] estas inter la pli malbonaj aŭ pli kripligitaj». Aasen malmulte profitis el siaj studoj de la nord-norvegaj dialektoj, ĉar la gramatikaj formoj, laŭ lia labora raporto, estis «ege malmultaj kaj simplaj».

En la skandinavaj lingvoj la verboj ne plu estas konjugaciataj laŭ la persono de la subjekto - same kiel en Esperanto. Ĝis iam en la unua duono de la 20a jarcento, tamen, en la normaj dana kaj sveda lingvoj, en prezenco kaj ankaŭ en preterito de "fortaj" verboj oni distingis ne inter ĉiuj personoj, sed inter singularaj kaj pluralaj verboformoj. Kelkaj arĥaikaj norvegaj dialektoj ankoraŭ posedas tian distingon, kaj Aasen kompreneble enigis ĝin en sian normon. En la hodiaŭa nynorsk ĝi ne ekzistas, nek en la aliaj skandinavaj lingvoj.

MR: Ĉu la laboro de Zamenhof, la kreinto de esperanto, kompareblas kun tiu de Aasen?

OP: Ĝenerale, Zamenhofa kompilado de materialo por internacia lingvo surbaze de trajtoj komunaj inter malsamaj eŭropaj lingvoj estas komparebla kun la Aasen-a kompilado de materialo por norvega lingvo surbaze de norvegaj dialektoj, sed tie ĉesas la simileco.

Aasen ĉerpis sian materialon el dialektoj, kiuj principe estis kompreneblaj inter si, kaj li fiksis la gramatikajn kategoriojn laŭ relative malvasta kaj unueca aro da lingvosistemoj. Zamenhof ĉerpis la sian el lingvoj ne kompreneblaj inter si, li havis vastan gamon da diverĝantaj lingvosistemoj, inter kiuj elekti, kiam li devis decidi, kiujn gramatikajn kategoriojn havu Esperanto.

Nynorsk akiris oficialan statuson en Norvegujo. Esperanto ne akiris similan oficialan statuson internacie, sed el ĉiuj planlingvoj lanĉitaj Esperanto estas la sola ĉiutage uzata ne nur kiel praktika komunikilo, sed ankaŭ kiel literatura kaj kultura esprimilo.