Studoj pri  merkato montras ke malalta nivelo de korupteco rilatas kun regularo kiu subtenas rapidan kreon de novaj entreprenoj kaj kiu ne postulas multe da tempo por plenumi ĉiujn burokrataĵojn. Male, tro longaj proceduroj estas ĝenerale asociitaj kun altaj krimaj niveloj. Negativaj sekvoj influas la koston de la kapitalo, la nivelon de konkurenco kaj, pli ĝenerale, la kvaliton de varoj.

Reala korupteco estas malfacile kvantigebla, pro tio la germana NRO Transparency International, kiu ĉiujare ekde 1995 publikigas tian raporton, analizas opinisondojn, la nivelon de aliro al informoj de la loka loĝantaro, la efikecon de kontraŭ-koruptaj leĝoj kaj la plej okulfrapajn kazojn de fraŭdo kaj subaĉeto. Ĉiu lando ricevas poentaron - de nulo (la plej alta nivelo de perceptita korupteco) ĝis dek. En la ordigita listo supre ofte aperas Nov-Zelando, Danujo kaj Finnlando dum lastaj lokoj okupitas far Norda Koreo, Birmo, Somalio kaj Afganio. Abundas, tamen, surprizoj: Rusujo kaj Italujo - kvankvam pli riĉaj landoj - situiĝas post Bocvano, Butano, Kaboverdo kaj Ruando.

"Tro da korupto en Italujo, la antaŭlasta en la Eŭrozono".  La gazetoj publikigis tiajn titolojn, komentariante la datumojn pri korupteco diskonigitajn fare de Transparency International. Nia lando atingis la sesdeknaŭan lokon inter la 182 enketitoj, pli bone nur - inter la EU- membroj - ol Grekujo.

Tio estas ja ne nova afero. En Italujo dum la fruaj naŭdekaj jaroj la juĝa esploro nomita "mani pulite" (puraj manoj) aŭ “Tanĝentopoli” konigis vastan sistemon de disvastigita korupteco en la politika kaj financa mondo, kiu certigis konstantan fluon de mono al partioj kaj al entreprenoj per subaĉetado. La rezulto estis granda skandalo, konsiderante la nombron de la arestituloj kaj la ĉefajn rolon kaj pozicion de la partioj envolvitaj. La enketo havis signifajn sekvojn por la politika kaj institucia vivo kaj kreis la kondiĉojn por komenco de la t.n. "dua respubliko".

La apero de tiu sistemo okazis, plej probable, ĉar ĝi atingis la nesupereblan limon de la publika ŝuldo, kaj ne povis pligrandiĝi pro eksteraj kondiĉoj, ekzemple la regularo kiun la Ŝtato mem devas respekti kiel membro de EŭropUnio. La juĝa esploro, tamen, ne sukcesis elradikigi la fenomenon sed kontribuis al ties evoluo kaj al la perfektigo de krimaj teknikoj. Substrekindas ke Italujo adoptis dum sia historio specialan leĝaron kontraŭ terorismo kaj organizitaj organizaĵoj sed ne kontraŭ korupto. Administraro gvidita de Mario Monti sukcesis publikigi rimedon, tamen, pluraj fakuloj plendis pro ĝia senhaveco kaj modesta efiko.

Klare oni ne bezonas morttaĉmentojn por solvi la problemon. Unu el la ĉefaj malfacilaĵoj estas difini la trajtojn de tiu ĉi krimaro, por ke la Ŝtatoj kaj la Institucioj kune kunlaboru kaj agu. Aliĝo de Svislando al Konvencio pri reciproka helpo en fiskaj aferoj, kaj nuligo de la banka sekreteco eble permesos al nia juĝistaro pli facilan aliron al datumoj kaj al bankaj kontoj de la koruptuloj, kiuj ofte kaŝigas monon en tiu ĉi najbara lando aŭ en San Marino. Tamen, tio kio pleje mankas, sed ne nur, estas efikaj reformoj de justica sistemo kaj de la puna juro. Politiko, tamen, ne kuraĝas (aŭ ne emas?) tion fari.