Dum la lastaj monatoj en la stratoj de Erevano, ĉefurbo de la kaŭkaza respubliko, oni vidas ofte neuzatajn cifer-platojn kun arabaj skribsignoj. Ne estas tamen la kutimaj maŝinoj de iranaj turistoj, kiuj venis viziti la landon, aŭ eble vojaĝas al Kartvelujo, por kelkaj tagoj de ripozo ĉe la Nigra Maro. La nomoj sur tiuj platoj (Alepo, Damasko...) parolas pri tiu, kiu estas eble la plej granda tragedio de niaj jaroj: la milito en Sirio. Multaj modeloj estas sufiĉe novaj BMW aŭ Mecedes, kiuj parolas pri la ekonomia prospero, kiun antaŭ la milito ĝuis signifa parto de la armena komunumo en Sirio, minoritato el kiu devenas preskaŭ ĉiuj rifuĝintoj, kiuj hodiaŭ ĉeestas en Armenujo.

Oni taksas, ke el proksimume 100.000 armenoj en Sirio antaŭ la komenco de la konflikto, pli ol 80 procento vivis en Alepo, tria kristana urbo de la araba mondo post Kairo kaj Bejruto. Aliaj centroj estas, inter aliaj, Damasko, Dair az-Zaŭr, Latakio kaj Kesab. Grandparte posteuloj de la supervivintoj al la armena genocido de 1915, la armenoj kapablis adaptiĝi kaj ofte distingiĝi dum la diversaj periodoj de la siria dudeka jarcento, de la franca protektorato al la sendependeco, ĝis la reĝimo de la familio al-Asad.

Vizitante Alepon kaj Damaskon eĉ kelkajn monatojn antaŭ la komenco de la agitado, kiu tuj degeneris en civila milito, estis evidenta la forta integriĝo de kristanoj kaj armenoj ene de la siria socio: kvartaloj pli prosperaj ol la meznombro, kun bonegaj restoracioj kaj elegantaj hoteloj, konsumo de alkoholo publike kaj ofta elmontrado de religiaj simboloj estis nur la plej evidentaj signoj de miriga pejzaĝo en la kunteksto de la nuntempa Mezoriento. Tio, kio estis plej okulfrapa, tamen, estis la forta interago inter la malsamaj religiaj komunumoj: estis mirige vidi, ekzemple, kiel la Kristnasko – fakte la lasta antaŭ la milito – estis festinda okazo ne nur por la kristanoj, sed ankaŭ por la siriaj islamanoj, kaj mi memoras klare, kiel kristnaska muziko gaje invadis la stratetojn de la malnova urbo en Damasko.

Nur kelkajn monatojn poste, ekde marto 2011, komenciĝis la senĉesa pliiĝado de la protestoj, kiuj kondukis al la eksplodo de la konflikto; la dramo por la plimulto de la siriaj armenoj tamen komenciĝis poste, speciale ekde la komenco de la batalo de Alepo, en julio 2012. Ekde tiam, estis konstanta migrada fluo al Armenio per aŭto, buso kaj aviadilo, per flugoj de Syrian Air kaj, ĝis ĵusa periodo, de Armavia, kiuj kunligas la du landojn. Dum tiu periodo aperis en la armena gazetaro la unuaj artikoloj pri rifuĝintoj, kiuj alvenis al Erevano: la nombroj raportitaj de ĵurnalistoj tiam pendolis inter 2.000 kaj 3.000 personoj. Hodiaŭ, iom pli ol unu jaron poste, oni parolas anstataŭe pri pli ol 10.000 rifuĝintoj.

Speciale dramaj estas la kondiĉoj de la pli ol 2 milionoj da kristanoj rezidantaj en Sirio hodiaŭ, pro la intensiĝo de religia ekstremismo inter la ribeluloj, kiuj krome identigas la kristanojn kun lojalaj subtenantoj de la reĝimo. Tio, kompreneble, en la plimulto de okazoj estas tre vera, sed la punkto estus demandi, ĉu la opoziciaj fortoj iam prezentis sin al ili kiel eblan alternativon. Patro Raymond Moussalli, patriarka vikario de la Katolika Eklezio por Jordanio, en intervjuo eldonita en la retejo Catholic Online, estas kategoria tiurilate: «Se la registaraj trupoj forlasos Alepon, la kristanoj estos masakrataj.» Similaj timoj estas disvastigataj ankaŭ inter la rifuĝintoj en Armenujo, kiuj emas identigi venkon de Baŝar al-Asad kun la sola espero de normaliĝo kaj ebla reveno al Sirio.

Kompreneble, la memoro havas gravan rolon en la vivoj de tiuj personoj. Ne nur ĉar multaj el iliaj familianoj kaj amikoj estas ankoraŭ en Sirio, ofte en tre necertaj kondiĉoj, sed ankaŭ, ĉar ju pli for de la realo iĝas la reveno al la patrujo, des pli granda la nostalgio. Tiel, se fotografia ekspozicio en Erevano ĵus revokis al la memoro la gloron de malnova Alepo, estas ankaŭ siriaj kafejoj kaj restoracioj, kie oni renkontiĝas kaj diskutas politikon antaŭ nargileo. Iliaj rakontoj estas krudaj, foje ŝokaj, kaj parolas pri la brutaleco de la “teroristoj”, pri subteraj bunkroj preparitaj de la Eklezio, kie oni kaŝas sin en kazo de atako; parolas pri la “fremduloj” kiuj venis por detrui la kompletan sirian fandujon, kaj pri la timoj por tiuj, kiuj restas.

Ne facila estas ilia kondiĉo en la juna postsoveta respubliko, malgraŭ la klopodoj de la armena ŝtato kaj la subvencioj asignitaj de Kuvajto, Aŭstrujo kaj Germanujo, inter aliaj. Tie la rifuĝintoj havas unue malfacilaĵon trovi laboron, en lando en kiu iuj statistikoj parolas pri malpli ol 20% de senlaboreco. Eĉ se ili trovas laboron, la plejparto de la tempo tiu estas sub la atendoj, kaj pro la speco de laboro (multaj magistroj estas dungitaj en la detalvendo) kaj pro la tre malaltaj salajroj. Laŭ studo eldonita de la Fondaĵo Kololjan, 77% de siriaj armenaj rifuĝintoj estas magistorj, dum nur 59% trovis laboron en Armenujo.

Alia kerna demando estas loĝejo: se multaj el tiuj, kiuj povas permesi al si tion, simple luis apartamenton en la ĉefurbo, estas ankaŭ registaraj iniciatoj por provizi loĝdomon al ili. Planitaj lokoj por la novaj konstruoj estas lokitaj en la urboj de Aŝtarako, Eĉmiadzin kaj Masis. En okcidenta antaŭurbo de Erevano, vide al la biblia Ararato, estas preskaŭ finita, malgranda areo rezervita por ili kun la bombasta nomo Nov-Alepo. Aliaj rifuĝintoj estis lokataj en la disputata teritorio de Montara Karabaĥo, kaj tio kaŭzis la 2-an de oktobro oficialan proteston de azerbajĝana ambasadoro al la Unuiĝintaj Nacioj. Kompreneble, la severa kaŭkaza vintro vekas fortan maltrankvilon por la ekonomie plej malforta grupo de tiuj rifuĝintoj, iuj de kiuj jam de monatoj sukcesas trovi vivrimedon per neregistaraj organizoj.

Krom tiuj malfacilaĵoj, estas ankaŭ la lingva demando. Ekde la frua deknaŭa jarcento, ekkonkretiĝis en la du ĉefaj centroj de la armena kulturo de tiu tempo, Konstantinopolo kaj Tbiliso, la du variantoj de la moderna armena lingvo: la unua, la tiel nomata okcident-armena, parolata en la otomanaj teritorioj kaj, post 1915, de diasporaj komunumoj; la dua, la orient-armena, en la suda Kaŭkazio kaj en Persujo. Tiu diferenco fariĝis pli rimarkinda post la formado de la Armena Sovetia Respubliko, ĉar la jaroj de la malvarma milito profundigis tiun fendon. Tiel, okazas, ke oni vidas nuntempe en Erevano scivolajn scenojn de miskompreno inter parolantoj de tiu, kiun oni konsideras esti sama lingvo. La diferenco estas tamen tiel profunda, ke estis necese aktivigi kursojn de orient-armena desegnitaj specife por siriaj armenoj.

Sed estas pli multe: grupo de siriaj armenoj, por plibonigi la ŝancojn de laboro kaj integriĝo, komencis viziti kursojn de rusa en la oficejoj de la Rossotrudniĉestvo en Erevano. Tio vekis la fierecon de La Voĉo de Rusio kaj la konsekvenca kolero de iuj armenaj naciistoj: ili citas la artikolon 12-an de la Konstitucio de la Respubliko de Armenujo, kiu deklaras kiel oficialan ŝtatan lingvon la armenan, unu kaj nedivideblan, kaj diras, ke tial la rusa devas esti flanklasata. Sed malsama estas la realo, kaj la rusa estas ankoraŭ firme la dua lingvo en la lando, eble ne plu necesa kiel antaŭe, sed almenaŭ konsilinda por plene integri en la nuntempa armena socio.

Lasta grava afero estas instruo. Unu respondo, rilate nur al la ĉefurbo, estas la lernejo Kilikio, kie lastan lernejan jaron pli ol tri cent lernantoj studis en araba kaj okcident-armena, imite al la sistemo de la armenaj lernejoj en Sirio, kaj samtempe partoprenis en programoj de ensociiĝo kun la aliaj lernantoj de la ĉefurbo.

Konklude, tiu nova tragedio de la armena diasporo povas ankaŭ reprezenti gravan ŝancon de akulturiĝo, ne nur por la rifuĝintoj, kiuj luktas por la integriĝo en socio samtempe familiara kaj fremda, sed ankaŭ por la juna respubliko, tro longe tenita en kultura izoleco de la resto de la armena mondo. Sukceso de tia integriĝometiejo povus helpi refirmigi antikvan ligon, silentigi malnovajn miskomprenojn, kaj havi en la estonteco neantaŭvideblajn rezultojn, ankaŭ el lingva perspektivo.