Cxiujare meze de decemro (la 15-an de decembro 1859 naskigxis la Majstro) en multaj urboj de la mondo estas okazigata Zamenhof-festo per kiu esperantistoj omagxas al la kreinto de Esperanto kaj dedicxas sian atenton al la Esperanta literaturo. Tiu cxi populara festo havas pli ol okdekjaran tradicion kaj estas nun integra parto de la tutjara esperantista kalendaro. Oni sxuldas la arangxon al la fama hungara verkisto, poeto, aktoro, instruisto Julio Baghy (1891-1967) por lia iniciato akceptigi la ideon pri la Tago de la Esperanta literaturo.

En 1927 en la urbo Dancigo okazis la 19-a UK, kiu celebris la 40-jarigxon de Esperanto. Sur la urba Esperanto-placo estis plantita jubilea kverko. Julio Baghy pere de la hungara esperantisto Pal Balkanyi proponis al la Kongreso, ke la 15-a de decembro estu la tago de la Esperanto-literaturo kaj 905 kongrespartoprenantoj el 35 landoj unuanime aprobis la proponon. Jam decembre de la sama jaro en pluraj urboj okazis unuaj tiaspecaj festoj.

Plie la ideon de la decembra festo popularigis Izrael Lejzerovicx (1901 -1944), kiu en la XII-a cxapitro de sia fama satira verko “El la “Verda biblio” (1935) admonis la esperantistaron celebri la Esperanto-libron. “En la dekdua monato de la jaro, en la dekkvina tago de tiu monato, festu la Feston de la libro. Vespere kunvenu en viaj rondoj kaj grupoj, jubilu pro la potenco de nia verda afero. Apogu viajn korojn por gxojo kaj rido, kantoj kaj poemoj auxdigxu inter vi…”

Nuntempe inter la organizantoj de la Zamenhof-festo estas malgrandaj rondetoj kaj multpersonaj kluboj, fakaj grupoj kaj societoj, landaj asocioj kaj internaciaj organizajxoj. Ankaux la programoj de la festo varias: en iuj urboj ili posedas jam tradiciigxintajn erojn kaj intiman familian etoson, en aliaj ilin distingas neordinaraj kaj tre modernaj trajtoj. Por multaj esperantistoj la festo gravas pro la eblo senpere manifesti sian esperantistecon kaj identigi sin kun la internacia kultura medio. Gxi estas ankaux konvena preteksto por la prezento (inkluzive la eksteran publikon) de la kulturaj valoroj generataj kaj perataj de la esperantista komunumo.