En Italujo en 1975 oni aprobis leĝon, kiu malpermesas fumi en kelkaj publikaj lokoj (malsanulejoj, kinejoj, teatroj, muzeoj kaj bibliotekoj) kaj en publikaj veturiloj. Dek jarojn poste, la ministro de sano prezentis projekton por malebligi la konsumon de tabako en restoracioj kaj laborejoj. Lia ideo, tamen, estis enarkivigita ĝis 2003. Specialaj fumejoj devas respekti severajn normojn: la ĉeesto de aerum-sistemo kaj de aŭtomataj glitantaj pordoj, specifaj valoroj pri la aera interŝanĝo ritmo kaj la atmosfera premo devas esti senĉese pli malalta ol tiu de la najbaraj ĉambroj. Nuntempe nur 1 % de la publikaj lokoj enkondukis tiajn ĉambrojn pro la altaj kostoj. En 1992, la itala parlamento aprobis ankaŭ tutan malpermeson de reklamado de tabak-varoj. Kelkaj landoj pluiris. La aŭstralia registaro aprobis leĝon, kiu postulas la vendon de cigaredoj en verdkoloraj paketoj sen la logogramo nur kun skriboj, kiuj avertas pro la riskoj.

En Italujo, la averaĝa aĝo, kiam homoj bruligas ilian unuan cigaredon estis 18 jaroj, sed lastatempe junuloj komencas 2 jarojn pri frue. Denove pliiĝas la nombro de fumantoj, inter knabinoj el 17,5% al 23,8%, dum inter knaboj de 30,3% al 34%. Pro tio ekde la 1a de januaro 2013 la Ŝtato malpermesas la vendon de tabak-produktoj al neplenaĝuloj (18 jaroj, 2 pli ol pasintece).

En Italujo, fariĝis populara, elektronika cigaredo, ĉar ĝi estas malpli kosta kaj oni eĉ povas fumi ĝin en publikaj lokoj. Tamen, la oficialaj datumoj pri la sekvoj sur la homa korpo estas ankoraŭ ne sufiĉas. Asocio de eŭropaj kardiologoj asertis ke ĝi ne danĝeras por la koro. Laŭ esploristoj de la Universitato de Katania tiu aparato povas esti utila por tiuj, kiuj volas ĉesi fumi. Mi pensas, tamen, ke kaj "tradiciaj" kaj elektronikaj cigaredoj estas same malutilaj por sano. Senutile estigi la unuan kaj funciigi la alian. Vivo estas bela sen nikotino.