La oficialaj lingvoj de Malajzio, Indonezio, Brunejo kaj Singapuro (unu el kvar) derivas de la modernigo de la malaja kaj de la literatura laboro de verkistoj kiuj donis vivon al la aspiroj esprimitaj de naciismaj politikaj decidoj (speciale por Indonezio kie la Junulara Kongreso en 1928 sin esprimis asertante ke Indonezio estas: ŝtato, nacio kaj unu lingvo).
La malaja estas lingvo kiu estis diskonigita dum jarcentoj en la areo kiel lingvo de interŝanĝo kaj komercadoj. La modernaj versioj estas esence la rezulto de politikaj dividoj en la kolonia epoko. Malajzio sub brita regado, Indonezio sub tiu de Nederlando. Tio klarigas la diferencojn kiuj en la literumado estas praktike forigitaj de la reformoj interkonsentitaj en 1972 kiuj fakte unuigas la du lingvojn: en la ortografio (mono BI uang, BM wang, edicino BI obat, BM ubat k.t.p. inter la malmultaj malsamecoj), memorante ke la malajzia klasika (kaj eĉ lastatempe) estis skribita per literoj arabaj-persaj adaptitaj; en la leksiko (diferencoj en prunteprenoj unuflanke de la angla aliflanke de la nederlanda); eble en la sintakso pli proksima al eŭropaj lingvoj en Indonezio, strebante al klasika malaja en Malajzio.

Plurajn jarojn antaŭe, en la Supera Lernejo por Interpretistoj kaj Tradukistoj de Forlì (univers. de Bolonjo) oni faris esplorojn pri la lingvaj bezonoj en la entreprenistaro romanja. Montriĝis ke la entreprenistoj esence ne donis iun ajn gravecon al la kono de fremdaj lingvoj, eĉ en la internaciaj komercoj. Indikilo de antaŭjuĝo aŭ manko de intereso ne neŭtrala originis el la fakto, ke antaŭ la nepra bezono havi rilatojn skribitajn aŭ parolajn la angla kaj eble la germana kaj la franca estis necesaj, sed preskaŭ antaŭviditaj.
Mi kredas ke la situacio ŝanĝiĝis, oni facile komprenas ke negoca intertraktado efektivigita pere de ĉinoj en la ĉina lingvo antaŭpreparas pli favore la interparolanton ol intertraktado en la angla, aŭ ke povas okazi, ke la ĉina interparolanto parolu aŭ utiligu interpretistojn kiuj konas la italan kaj sekve havas psikologie pli grandan avantaĝon.
Lingvon kiel la indonezian, kun lando riĉa, politike stabila, dotita per krudaj materialoj (kaj petrolo), avida je prikono kaj teknologio, kun multe da manlaboristaro atingebla malmultekoste, valoras la penon studi kaj utiligi ties ŝancon labori kun tia avantaĝo. Tiom pli grave ĉar temas pri, inter la lingvoj ekstra-eŭropaj, lingvo ekstreme facila.
Bedaŭrinde ne ekzistas multaj iloj por studi ĝin. En la itala estas mia malgranda vortaro malaja-indonezia de Vallardi en ambaŭ direktoj kaj la indonezia-itala vortaro de Sankta Maria, eldonita de ISIAO kaj de la Orienta Instituto de Napolo. Nun aperis ankaŭ surpapere mia Kurso pri indonezia lingvo por italoj kiu dum pli ol dudek jaroj cirkulis fotokopie inter la interesitaj. Kursoj okazas regule ĉe la Orienta Instituto de Napolo kaj en la pasinteco mi fondis kurson ĉe la Milana sekcio de Is.M.E.O.. La volumo mendeblas ĉe la eldonisto Bonomo de Bolonjo (www.libreriabonomo.com).

Giulio Soravia instruas la arabajn lingvon kaj literaturon ĉe la Universitato de Bolonjo. Lingvisto, li interesiĝis pri Sudorienta Azio (precipe Indonezio, kie li kompletigis multajn esplorojn), pri Orienta Afriko (Somalio, kie li instruis dum tri sesmonatoj) kaj pri la lingvo kaj la kulturo de la ciganoj en Eŭropo.