DISVASTIGO
www.disvastigo.it DIS-E 292Bis
Ĉe Kunveno “La itala, lingvo salvenda?” de Pesaro oni parolas ankaŭ pri esperanto. Partoprenas eĉ “Allarme lingua” asocio lingvodefenda regata de esperantistoj, kiu havis la okazon sin prezenti al pli vasta publiko
En Kunveno “La itala, ĉu lingvo salvenda?” iniciatita de
Ŝanĝas tonon profesoro Renato Corsetti, psikolingvisto kaj prezidanto de la itala esperanto-federacio kiu eldiras pezajn vortojn kontraŭ “la italoj kiuj ne volas esti italoj” kaj kiu vidas en la daŭra disvastigo de la angla gravan atencon al nia kulturo kaj identeco. Ĉi rilate li citas ekzemple la titolojn de la filmoj, preskaŭ ĉiuj el ili estas usonanaj, kiujn oni eĉ ne plu tradukas. Profesoro Grassini (vic-prezidanto.ief) el inter la publiko intervenas sen mezaj vortoj pri la damaĝoj kaŭzitaj en la kulturoj de la indiĝenaj popoloj fare de koloniismo kiu – laŭ li - regas ankoraŭ nun en Italujo kaj proponas kiel solvon la adopton de esperanto ĉar lingvo ne apartenanta al iu ajn potenco kaj facile lernebla.
D-ro Maurizio Consorte fine prezentas “Alarme Lingua” <www.allarmelingua.it> kiel civila senpartia asocio kiu strebas defendi la etnajn lingvojn kaj la lingvan diversecon. La asocio fondiĝis nur antaŭ kelkaj jaroj kaj jam faris demandojn ĉe la parlamento kaj denoncojn al Moderatoro kaj al aliaj koncernaj eŭropaj aŭtoritatoj kontraŭ la lingva diskriminado. Ĝi aktivas precipe disdonante al la gazetaro pere de presagentejo Disvastigo ( www.disvastigo.it ) kaj al grupoj, kiuj eble interesiĝas pri tio, artikolojn kaj eseojn pri la lingva problemo kaj la defendo de la kulturoj cele altiri la publikan sentemon pri la respekto al lingvoj, plejunue al sia propra.
“Ni de Alarme Lingua – asertas Consorte - dezirus disvastigi novan koncepton pri civila komunikado en kiu la rajto kompreni kunfandiĝu al la devo igi sin kompreni, por ke oni alfrontu la lingvan problemon larĝvide, sen rankoraj sintenoj, en perspektivo en kiu estu spaco kaj por la angla, kiu ofte rolas kiel “pasvorto” al mondaj faktoj, kaj por esperanto, kiu meritas, for de malnovaj antaŭjuĝoj, esti diskonigata por ke estu la socio mem, kiu demokrate taksu ĝiajn valorojn pro la respekto al la gepatra lingvo.”
.
Giorgio Bronzetti
Disvastigo
Gazetara agentejo por diskonigo de novaĵoj, artikoloj kaj dokumentoj pri problemoj de internacia lingva komunikado. Interlingvistiko kaj esperantologio.
Senpaga servo. Registrita ĉe
Viale A.Moro 37 66013 Chieti –Italio-tel. 0871561301
Respondeca direktoro: Mario D’Alessandro
Eldona direktoro: Giorgio Bronzetti
Ĉi tiun bultenon oni sendas al abonantoj de DISVASTIGO. Pliajn informojn oni povas ricevi de