Venontan 2an de decembro okazos en Roterdamo la 3a Ĝenerala Jarkunsido de la Reto Europeana al kiu Hispana Esperanto-Federacio estis invitita ĉar provizanto de metadatenoj.

Logo de EuropeanaEuropeana estas projekto de la Eŭropa Unio por krei publikan eŭropan bitotekon konsistantan el bibliotekaj, muzeaj kaj arĥivaj dokumentoj, oficiale lanĉita la 20an de novembro 2008. Ĝi celas doni aliron al la kultura kaj scienca eŭropa heredaĵo. Europeana estas unika alirpunkto al pli ol 19 milionoj da specimenoj (libroj, pentraĵoj, filmoj, sonregistraĵoj, muzeaĵoj kaj arkivaj dokumentoj) bitigitaj tra Eŭropo. Pli ol 1500 eŭropaj institucioj prizorgantaj kulturan heredaĵon provizas dokumentojn al ĝi. Ilia nombro kaj geografia amplekso daŭre kreskas, kaj ekde la pasinta 15a de marto 2013 eblas tie trovi dokumentojn el Bitoteko, la bita biblioteko de HEF.

Ĉi kunsidoj estas ŝlosila evento por Europeana. Ili donas al ties partneroj la ŝancon kundividi spertojn kaj pridiskuti aferojn de reciproka intereso. Cetere, partoprenantoj povos prezenti siajn projektojn per afiŝoj en spaco pretigota por tiu celo.

Ana Manero, kunordiganto de la projekto Bitoteko, ĉeestos ĉi kunsidon.