La 4an de oktobro la federista Grupo Spinelli ĉe la Eŭropa Parlamento oficilale prezentis novan proponon de Eŭropa Konstitucio. Jen ĝia esperantigita teksto
 
Fundamenta Leĝo de Eŭropa Unio
La Spinelli Grupo ĉe Eŭropa Parlamento ĝojas lanĉi novan projekton de EU-traktato, eldonita de Bertelsmann Stiftung.
 
 'Fundamenta Leĝo de EU' estas proponita kiel grava kontribuo al la debato pri la estonteco de Eŭropo. La unueco de Eŭropo estas esenca, se oni volas alfronti la tutmondajn defiojn kaj promocii la eŭropajn valorojn kaj interesojn. Sed kiel povus esti pli bone regata unuiĝinta Eŭropo?
 La nuna konstitucia arkitekturo apenaŭ taŭgas por la celo. La plenuma povo estas disa kaj la politika respondeco malforta. La elturniĝaj rimedoj por alfronti la financan kaj ekonomian krizon etendis la nunajn EU-traktatojn ĝis al siaj limoj.
 La regsistemo de la Unio devas esti reformita, se ĝi estas liveri multe bezonatajn publikajn bonaĵojn hejme kaj decidan gvidantaron eksterlande. Fronte al malamika publika opinio, la naciaj registaroj de la membroŝtatoj timas doni al EU la bezonatajn povojn kaj rimedojn. Naciaj partioj kaj parlamentoj malsukcesas brakumi la eŭropan dimension de la politiko.
 Tial Eŭropa Unio bezonas establiĝi. La eŭropajn defiojn oni povas alfronti nur  per la eŭropa vojo.
 Ĉi propono je 'Fundamenta Leĝo de EU' estas ĝisfunda revizio de la Lisbona  Traktato. Anstataŭante la ekzistantajn traktatojn, ĝi plirapidigas sian paŝadon al federacia unio. Ĝi turnas la Eŭropan Komisionon al demokrata konstitucia  registaro, konservanta la metodon konstruitan de Jean Monnet, laŭ kiu la  Komisiono envojigas la leĝojn, kiuj estos poste kune proklamitaj per la EU-Konsilio [Konsilio de la landaj Ministroj] reprezentanta la membroŝtatojn, kaj la Eŭropa Parlamento reprezentanta la civitanojn.
 Homoj murmuras pri la Unia deficito de demokratio, kvankam vere ili suferas pro  la deficito de EU-regado. La Unio reformita laŭ la linioj establitaj en la Fundamenta Leĝo estos pli kapabla kaj kompetenta, pli travidebla kaj respondeca.
 La Spinelli Grupo ĉe la Eŭropa Parlamento rekomendas la Fundamentan Leĝon por ĝia ekzameno fare de la Konvencio, probable nomumota en printempo 2015, por amendi la EU traktatojn.
 Fundamenta Leĝo devus ricevi aprobon ankaŭ de Prezidanto Barroso, kiu, en sia freŝa parolado pri la stato de la Unio, promesis, antaŭ la eŭropaj parlamentaj
 elektoj, 'eldiri la principojn kaj orientiĝojn, necesajn por vera politika unio'.
 
 Alineaj Proponoj
 1. Por 'Unio ĉiam pli firma', difinita kiel federacia unio de ŝtatoj kaj de
 civitanoj, kies leĝitimeco fontas el popola suvereneco
 2. La Konstitucioj de la membro-ŝtatoj devas respekti la EU-valorojn
 3. La Komisiono iĝas la EU-registaro, elektita kaj respondecanta al la leĝdonaj
 asembleoj de la EU-Konsilio kaj de la Parlamento
 4. Doni limigitan rajton je leĝdona iniciato al EU-Konsilio kaj al la Parlamento
 5. Eŭropa Konsilio redifinita, kia gvida teamo de EU-Konsilio
 6. Abolicio de la laŭvica presidanteco de EU-Konsilio: ĉiu teamo elektas sian
 prezidanton
 7. Komisiono iĝas pli malgranda kaj estas nomumita de sia prezidanto
 8. Iu nombro da parlamentanoj estu elektitaj en tutunia kadro per transnaciaj listoj
 9. Larĝa etendo de la ordinara leĝdona proceduro
 10. Larĝa etendo de la Kortuma jurisdikcio
 11. Pli facila aliro por civitanoj al la Kortumo
 12. Aboli la rigidan unuanimecon pri estontaj ŝanĝoj de la traktato kaj pri ĝia
 ekvalidiĝo
 13. Aboli la ekskludeblecoj en aferoj pri justico kaj internaj aferoj
 14. Estigo de asocia membro-ŝtato
 15. Kreo de propraj fiskaj EU-enspezoj por financi sian elspezadon
 16. Kreo de plia buĝeto por la eŭro-areo
 17. Estigi komunan ekonomian politikon fokusiĝantan sur daŭrigebla kresko
 18. Krei fiskan solidarecon por garantii la fiskan subteneblecon
 19. Doni kromajn povojn al Eŭropa Parlamento pri ekonomi- kaj dungad-politiko
 20. Garantii al naciaj parlamentoj la rajton esprimiĝi okaze de proceduro pri
 troa deficito
 21. Doni pli larĝajn povojn al Eŭropa Centra Banko
 22. Permesi kundividon de suverena ŝuldo sub striktaj kondiĉoj
 23. Malpermesi kaŝmaskon en alproksimiĝo de la naciaj leĝoj
 24. Modernigi la komunajn politikojn
 25. Rajto je konsento por la Parlamento en ĉiuj internaciaj interkonsentoj.
 
Sume la propono konsistigas longan unuigan verkon, kiu enprenas la nuntempan EU-leĝaron baziĝantan sur la ĉefaj traktaoj (TEU, TFEU, la Ĉarto pri Homaj Rajtoj, kaj plejparton de la multaj aldonaĵoj kaj deklaracioj), kaj sur la lastatatempe aprobitajn "paktojn": la prifinanca traktato ESM (Eŭropa Stabil-Mekanismo) kaj EBT (Eŭropa Buĝeta Pakto).
 
Krome, laŭ la propono:
- ĝia titolo ne estus konstitucio, sed "FUNDAMENTA LEĜO", laŭ la germana sistemo;
- reaperus la himno kaj la flago;
- ne aperus la du konceptoj "suverenco" kaj "federa ŝtato";
- limiĝus la ¨interregistara metodo¨ (baziĝanta sur la interkonsentoj inter la naciaj registaroj), la konsentitaj opt-out (t.e. la rezignebleco de iuj membroŝtatoj pri la apliko de la komuna leĝaro en difintaj kazoj), kaj la vetoorajtoj. Kaj male kreskus la tiel nomata "komunuma metodo¨, kiu postulas povplifortigon de la Eŭropa Komisiono (preskaŭ estonta registaro) kaj de la EU-Konsilio (Konsilio de la landaj Ministroj) kaj malplifortigon de la Eŭropa Konsilio;
- pliiĝus la povojn de la Unio tiamanierte ke ĝia tasko estos "evoluigi komunan ekonomian politikon¨ kaj ne simple "kunordigi la naciajn ekonomiajn politikojn", kiel okazas nuntempe;
- eŭroareo akirus aŭtonomajn fiskajn povojn, tiel ke ĝi fariĝus "fiska unio" kun propraj monaj rimedoj okaze de monaj krizoj;
- estus pli difinita distingo inter la membroŝtatoj kiuj alprenas la federan metodon, kaj la membroŝtatoj, kiuj per konsentitaj opt-out nekonformiĝas al komuna leĝaro;
- pri materioj ne antaŭviditaj en la traktatoj oni decidus je kvalifikita plejmulto, anstataŭ ol je unuanimeco.
 
La propono devos esti taksata pleje de la nova Eŭropa Parlamento, kiu ekestos de la majaj eŭropaj elektoj. Tial ĝi povus realiĝi nur post 2017.
 
Kavankam ĝi estas kroma paŝo al federismo, la tabua vorto "federismo" ankoraŭ oficiale ne aperas, eble por ne inciti landojn, kiuj kontraŭas ĝin (ekzemple  Britio aŭ Ĉeĥio). Ja gravas pli la enhavo ol la formo!
 
Rilate al esperanto, indas atentigi ke:
- nuntempe estas neniu espero, ĉar la 342a art. de la Traktato pori la
Funkciado de EU eksplicite fiksas ke pri la "la lingva reĝimo de la
EU-institucioj, decidas je UNUANIMECO la Konsilio de la landaj ministroj¨;
- ke la federa sistemo antaŭvideble fiksos decidojn je PLIMULTO.