La nova redaktoro de la revuo "Esperanto", Fabrício Valle, verve laboras por lanchi sian unuan numeron, tiun de januaro 2014, sub sia redaktado. En ghi apenau plu restas spaco por pliaj eroj, sed des pli la redaktoro bonvenigas materialojn por postaj numeroj. Por gardi la freshecon de la revua enhavo li emfazas, ke la novajhoj, artikoloj kaj aliaj kontribuajhoj estu novaj kaj ne jam aperintaj en retaj listoj au aliaj gazetoj kaj forumoj.

Oni prefere sendu la kontribuajhojn rete al la adreso Tiu ĉi retpoŝtadreso estas protektata kontraŭ spamrobotoj. Vi devas ebligi Ĝavaskripton por vidi ĝin.. Se necese, eblas sendi ilin ankau paperposhte al la adreso: Revuo "Esperanto", p/a Esperanto-Asocio de San-Paulo, Rua Faustolo 124, BR-05041-000 São Paulo, Brazilo. La redaktoro bonvenigas ankau proponojn pri artikoloj kaj chiajn komentojn pri la revuo.

Jam estas kreita speciala reta komunumo "Legantaro de la revuo 'Esperanto'", kie la nova redaktoro pretas rekte respondi demandojn kaj komentojn de siaj legantoj. Chiu kiu volas aktive partopreni en la kreado de la revuo, povas alighi al la komunumo che
 https://plus.google.com/u/0/communities/101994865936702585531?cfem=1