Laŭ decido de la Estraro de UEA, la 99-a Universala Kongreso en Bonaero, Argentino, traktos la temon "Ĉu la nepoj nin benos? Streboj al daŭripova estonteco". Interalie, tiu temo markos la finon de la Monda Jardeko de Edukado por Dauripova Evoluo (2005-2014), sub aŭspicio de Unesko.

{AC}

"Ni esperantistoj ja laboras por 'la nepoj', t.e. por la venontaj generacioj, lau la vortoj de Zamenhof en 'La espero'", komentas d-ro Mark Fettes, la prezidanto de UEA. "Sed niaj nepoj vivos en monda socio kiu devas solvi multe pli da problemoj, ol nur la lingvan. Esplori la ligojn inter tiuj streboj kaj la nia, tio estas la celo de la tema programo."

ACBR
Kerne en la koncepto de dauripova evoluo troviĝas la konservado de kultura kaj lingva diverseco, akompane al la biologia-ekologia diverseco. Tiu aspekto de la kongresa temo certe ricevos atenton en Bonaero, kie eblos kleriĝi pri streboj konservi indighenajn lingvojn, pri plurlingvaj lernejoj, kaj simile. Fettes tamen akcentas, ke la temo traktos pli vastan terenon.

ACBR
"Tradicie, oni parolas pri 'tri kolonoj' de daŭripova evoluo: la ekonomio, la socio, kaj la naturo. Ni zorgos, ke la temkunsidoj donu atenton al ĉiuj tiuj kampoj. Per tio ni celas ne nur klerigi nin pri aktualaj mondaj evoluoj kaj alternativoj, sed ankau aktualigi nian idearon. El la kongresaj debatoj, lau mia espero, povus veni novaj respondoj al la demando: pro kio Esperanto?"

{/AC}