Verŝajne utilas precizigi kio estas popoliniciativo kaj kio referendumo. Popola inciativo estas propono de civitanaj grupiĝoj (partioj, sindikatoj ktp.) postulantaj novan federacian leĝon. La registaro prezentas la leĝproponon al la federacia parlamento kaj fine okazas voĉdono fare de la civitanoj. Referendumo kontraŭe estas simila procedo, sed temas pri leĝproponoj de la registaro kaj de la parlamento prezentitaj por popolaj voĉdonoj.

La unuaj decidoj pri la iniciativo pri "Justaj salajroj 1:12" okazis en la registaro, poste en la parlamento. Jen la rezultoj en la granda ĉambro (Nacia Konsilio): 130 voĉoj kontraŭ kaj 56 voĉoj por (1 sindeteno); en la malgranda ĉambro (Konsilio de la Kantonoj): 28 voĉoj kontraŭ kaj 10 por (4 sindetenoj). Ĉi tiuj rezultoj estis konataj de la civitanoj antaŭ la popola voĉdono en tiurilata broŝuro enhavanta ankaŭ unupaĝan prezenton de la argumentoj de la iniciatintoj: la registaro kaj la parlamento per plimulto konsilis malakcepton de la popola iniciativo.

Kvankam la proporcio de 1:12 (la plej bone pagata salajrulo gajnus en unu monato la saman sumon kiel la plej malbone pagata en unu jaro!) por enlandaj firmaoj ne estus revolucio, ĉar multaj entreprenoj ne preterpasas tiun normon. Kontraŭe estus verŝajne problemo por multnaciaj firmaoj, kies manaĝeroj estas pagataj laŭ tarifoj tutmonde kompareblaj.

Kial la popolo (52,9% de la voĉdonrajtaj civitanoj partoprenis la voĉdonon) per 65,3% ne akceptis ĉi tiun proponon? Estas pluraj kaŭzoj. La proporcio 1:12 eble estis iom drasta kompare kun la situacio en Usono kaj sur la tutmonda merkato de manaĝeroj. Multaj civitanoj malfidis al la iniciantintoj, kiuj estis la sindikato Unia kaj la Junsocialistoj. Do la kritikantoj eluzis la argumenton de la "klasbatalo" por timigi la popolon. Multaj homoj eble ne tro ŝatas se la ŝtato reguligas la salajropolitikon de la entreprenoj. Cetere antaŭ nelonge oni voĉdonis pri la iniciativo Minder, kiu leĝigis regulojn pri la sajalajrado de manaĝeroj. Oni devas ankaŭ diri ke la iniciatintoj ne disponis pri la altaj sumoj por la kampanjo male al la monrimedoj de la kontraŭantaj premgrupoj ekonomiaj kaj politikaj.

Pliaj detaloj en la lingvoj anglagermanafrancaitalahispanaportugalajapana,ĉinarusa.
 
La artikolo aperis unue en www.ipernity.com/home/risho