En februaro 2007 la usonano 23-jara instaliĝis en la supro de 16-etaĝa konstruaĵo, kie la usona diplomatia misio loĝigas sian personaron: ataŝeoj por la ekonomia promocio kaj delegitoj por kooperado. Fakte tiuj servoj estas nura kaŝejo por maski aktivecojn malkonfeseblajn. Edward Snowden loĝis en riĉaspekta kvarĉambra loĝejo kun vido super la Rodano. Ĉiumatene li iras al la usona diplomata misio, kiu troviĝas en impona konstruaĵo ne malproksime de la UN-Palaco kaj de la sidejo de la Ruĝa Kruco. Kiam li pasas la eniran kontrolejon nenio distingas lin de liaj kolegoj, escepte ke li oficas en la plej supraj etaĝoj de la ''fortreso'' – tie kie la nacia sekurecservo NSA kaj la CIA direktas kune elitan korpuson (Special Collection Service, SCS) kies tasko estas sekreta interkaptado. La trupunuo, ankaŭ nomata F6, administras ekde Ĝenevo la 80 aŭskultajn staciojn en la tuta mondo (de tiuj 19 en Eŭropo). La servo disponas pri materialo por interkaptado de sendrataj retoj kaj GSM, antenoj, riceviloj larĝaspektraj, iloj por ciferecaj analizoj ktp., kontraŭ kiuj aliaj ŝtatoj ne povas rivali.


Spiono ordinara
La brita esplorĵurnalisto Duncan Campell enketas de dek jaroj pri la praktikoj de la SCS. Laŭ li Snowden tre probable laboris por ĉi tiu servo. Li estis apreciata de siaj kolegoj. Pluraj fontoj de la usona misio priskribas la junan homon simpatia kaj tre inteligenta. Tamen ĉiuj nesciis pri lia aktiveco, ĉar la aliaj dungitoj ne devas scii pri kiu okupiĝas kolegoj el alia departemento.

Konsciiĝo pri sia rolo
Post kelkaj monatoj Snowden trapasis "konsciencan krizon". Li konfesis al la ĵurnaloThe Guardian: ''La plejparto kion mi vidis en Ĝenevo seniluziigis min pri la maniero kiel la registaro funkcias kaj pri la efikoj kion tio havas en la mondo. Mi konsciiĝis pri tio ke mi partoprenas ion kio faras pli da malbono ol da bono." Snowden rakontas ke li devis ebriigi svisan bankiston kaj devigi lin stiri aŭtomobilon en stato de ebrieco. La viktimo estis arestita de du falsaj policistoj de la CIA kiuj varbis la bankiston por ilia servo. Ĉu ĉi tiu okazaĵo influis lin por denunci sian iaman dunginton kaj serĉi la protekton de WikiLeaks? Edward Snowden forlasis Ĝenevon kaj la CIA en marto 2009. Li dungiĝis ĉe privata provizisto de la NSA sur usona militbazo en Japanio.

Portempa azilpetanto en Rusio
Edward Snowden restadas nuntempe en sekreta loko en Rusio, kie li ricevis la 31an de julio 2013 portempan restadpermeson. La iama informadikisto intertempe trovis laboron por la rusa socia reto VKontakte kaj kontentas pri la monda tempesto provokita de liaj malkaŝoj. Iuj ŝtatoj eĉ pripensas ĉu ili povus doni al li azilon por ekscii sekretojn kiuj ilin koncernas.

(Fonto: laŭ artikolo en la svisa ĵurnalo Le Temps, 2013-11-02.)

La artikolo aperis unue en www.ipernity.com/home/risho