La geedzoj Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia, kiuj jam 40 jarojn gvidas serve al brazilaj infanoj la esperantistan edukejon Bona Espero, ricevis la Medalon de Toleremo de Fondumo Zamenhof en Bjalistoko. La medalon enmanigis al ili ambasadoro Andrzej Braiter en la pola ambasadejo en Braziljo la 14-an de decembro dum solena antaukristnaska renkontigho kun poloj loghantaj en Brazilo. Inter la 120 cheestantoj estis ankau tri membroj de la Europa Parlamento.

La medalo estas aljughata de Fondumo Esperanto pro elstara defendado de la Zamenhofa ideo de toleremo. Ghi estis unuafoje donita en 1999 al papo Johano Paulo la 2-a rekone pro la interreligia toleremo montrita de li kiel la unua papo, kiu vizitis sinagogon kaj moskeon. Postaj laureatoj estis i.a. la pola historiisto kaj politikisto Wladysław Bartoszewski, kaj Monda Skolta Organizo.

En la ceremonio por transdoni la premion al ges-roj Grattapaglia, la unua sekretario de la pola ambasado Dorota Bogutyn legis leteron de Fondumo Zamenhof, pravigantan la decidon de la Konsilantaro de la Fondumo kiel "rekonon por la multjara laboro, celanta pli bonan mondon, plialtigon de la vivkvalito de infanoj, ilian klerigon kaj preparon al memstara vivo, i.a. utiligante Esperanton, la neutralan lingvon de la monda komunikado."

S-ino Bogutyn legis ankau gratulleteron de Ludoviko Zaleski-Zamenhof, la patrono de la Fondumo, kiu skribis interalie: "Toleremo akompanas, karaj Giuseppe kaj Ursula, vian tutan vivon. Ghi esprimighas kiel respekto por diverseco, komencante de etna au hautkolora, tra la varieco de kutimoj kaj kulturoj, ghis malsameco de konvinkoj." Plue, d-ro Zaleski-Zamenhof skribis: "La hodiaua solenajho ghojigus la heroldon de la ideo de toleremo, Ludovikon Zamenhof, mian avon, interalie pro ghia loko mem. La belega chefurbo de Brazilo naskighis el fantazia ideo, simile kiel Esperanto. Ghi estis kritikata pro sia artefariteco, dum en la praktiko ghi grandioze evoluas."