La unua numero de la revuo "Esperanto" redaktita de Fabrício Valle estas nun presata kaj atingos la abonantojn en papera formo en januaro. La redaktoran shanghon akompanas granda shangho de la grafika aspekto, sed ankau enhave la redaktoro celis fari la oficialan organon de UEA vigla kaj leg-invita. Kvankam temas pri la unua numero de la jaro 2014, Valle nomas ghin sia "nula" numero, kiu estas ankorau iel eksperimenta kaj eble ne libera de malglatajhoj. Li pensas, ke necesos ses numeroj, ghis la revuo firme trovos sian vojon enhave kaj aspekte.

Same kiel jam ekde la jaro 2004, post la enpresejigo la nova numero farighis legebla en la reta Jarlibro por la individuaj membroj de UEA, kiuj registrighis kiel uzantoj de tiu servo.

Por ke chiu ajn esperantisto povu konatighi kun la plursence fresha revuo, la januara numero tamen estas libere elshutebla che http://www.uea.org/revuo/index.html.

Por tiuj, kiuj volos legi ankau la aliajn numerojn aperontajn en la jaro 2014, estas je dispono la reta membroalighilo de UEA che http://db.uea.org/alighoj/alighilo.php.