La programo de MoVado 5 Steloj, nova itala politika movado, estas nun elŝutebla ankaŭ en Esperanto.La ĉeesto de la verdlingva versio, tamen, ne havas ian politikan signifon. Ĝi povas helpi konigi la Lingvon Internacian en la M5S kaj sciigi al movadanoj, ke estas lingvo libera, kiu estas tre proksima al la ideoj de ilia movado.

Mallonga historio de M5S: en 2005 la itala satirkomikisto Beppe Grillo starigis blogon (beppegrillo.it) kun helpo de interreta entreprenisto Gianroberto Casaleggio; la blogo pritraktis ĉefe sociajn, politikajn, ekologiajn kaj ekonomiajn temojn. Ĉirkaŭ ĝi naskiĝis kaj ekkreskis komunumo, kiu organizis lokajn renkontigojn per la platformo Meetup kaj provis realigi la ideojn pritraktatajn. Por tiu celo, anoj de la komunumo partoprenis en lokaj balotoj. La 4an de oktobro 2009 (tago de Sankta Francisko) naskiĝis M5S kiel oficiala politika movado, kaj en 2013 akiris ĉirkaŭ 25% en italaj naciaj balotoj.

La plej interesa celo de M5S estas la realigo de rekta demokratio, t.e. partoprenigi "normalajn" homojn en la politikaj decidoj, en kiuj kutime partoprenas nur elektitaj reprezentantoj, kiuj bedaŭrinde ne ĉiam faras kion ili promesas, kaj, pro ilia malgranda nombro, estas facile influeblaj de lobioj aŭ grandaj firmaoj. Tiel, almenaŭ laŭ teorio, oni povos solvi multajn problemojn komunume.

La programo estis skribita fare de multaj homoj, en lokaj renkontiĝoj kaj interrete, kaj estas libere elŝutebla en Esperanto ĉe: http://www.movimentocinquestelle.eu/programma/

Pli da detaloj en Vikipedio:
https://eo.wikipedia.org/wiki/MoVado_5_Steloj