Ĉe la fino de la preĝo en la katedralo de Strasbourg lundon la 30an de decembro frato Alos anoncis ke la gastiganto de la 37-a Eŭropa renkontiĝo estos urbo en la centro de Eŭropo, Prago. La renkontiĝo okazos inter la 29a de decembro 2014 kaj la 2a de januaro 2015. Tiu okaze, al la preĝo aliĝis la ĉefepiskopo de Prago kardinalo Dominik Duka kaj pastoro Daniel Fajfr, prezidanto de la Ekumena konsilio de la Eklezioj en Ĉehio. Ili ankaŭ bonvenigis gejunulojn al Prago.

Aliaj stacioj de la Pilgrimado de konfido sur la tero estos en Ameriko: dum aprilo kaj majo en Teksaso kaj Meksiko, kaj dum oktobro en Dominikana Respubliko, Portoriko kaj Kubo.