"Kio estas Esperanto?" Jen la neevitebla demando, al kiu chiu esperantisto devas ade respondi, chu en disaj konversacioj, chu en la privateco de la propra cerbo.

Ni chiuj konas diversajn pretajn formulojn – "lingvo internacia", "lingvo neutrale homa", "dua lingvo por chiuj", ktp – tradicie uzatajn por tiaj klarigoj. Komence de la jaro 2014, eble venis tempo rigardi la aferon el iom pli radikala vidpunkto.

"Lingvo kun interna ideo" – tiel Zamenhof priskribis nian aferon. Sed eble pli trafa estas la iama propono de Helmut Welger, ke temas pri "ideo kun interna lingvo". Ideo samtempe pli vasta kaj pli intima, ol vortaro kaj gramatiko, char ghi koncernas nian identecon – nian homan eston.

Lau tiu vidpunkto, ni disvastigas unue kaj chefe ne lingvon, sed homaranecon. Temas pri la sento kaj sperto, ke oni mem aktive partoprenas en iuspeca tutmonda kulturo – ne simple kiel konsumanto au kliento, sed kiel kunkonstruanto. Tiun senton dividas sendube dekoj da milionoj da homoj tra la mondo; inter ili, multaj apenau (au neniam) audis pri Esperanto; multege malpli eklernis ghin. Ili estas, tamen, en profunda senco niaj samideanoj.

Por farighi amasmovado, ni devos do lerni paroli kun tiuj homoj. Tio signifas ankau lerni auskulti ilin. Ni alportas homaranecan rigardon al la lingva sfero; ni elserchu kaj akceptu homaranecajn kontribuojn en aliaj sferoj. La fakto, ke UEA jam de 65 jaroj emfazas la shlosilan gravecon de la homaj rajtoj en nia laboro por Esperanto, estas modelo de tia evoluo; sed ni ne imagu, ke tie jam finighas niaj devoj.

La chi-jara Universala Kongreso en Bonaero invitas dialogon kun chiuj aktivuloj por "dauripova estonteco" – koncepto kiu plivastigas la homaranecon por inkluzivi chiujn samplanedanojn, homajn kaj aliajn. Ke dauripova mondo devas esti ankau homaraneca mondo, vershajne neniu el ni pridubas. Tamen, kiel evolui en tiu direkto – jen defio, kiu nun okupas registarojn kaj neregistarajn organizojn tra la mondo, kaj devus pensigi ankau nin.

Esperanto: lingvo por dauripova mondo. Por ke tio ne estu nur frapfrazo, ni devas labori por kompreni ghian amplekson, ghiajn implicojn. Ni devas farighi movado, kiu edukas homojn en tutmonda skalo pri la profunda rolo de la homaj lingvoj en la atingo de justeco socia, ekonomia, kaj ech ekologia. Kaj kie povas dialogi chiuj, kiuj laboras por tia mondo.

En tia kadro, ni ja rajtos konsideri nin amasmovado.

Mark Fettes