Giorgio BronzettiBaldauh la itala Parlamento diskutos pri rimedoj por protekto de la itala lingvo, "kultura valoraĵo ne malpli grava ol la pinakotekoj", kaj samtempe socia valoraĵo defendenda kontraŭ ensteligo de ĉiaj nekongruaj kaj misgvidaj esprimoj kaj de la misuzo de nebezonataj fremdaj vortoj. Tion celas la leĝprojekto n-ro 993, proponita de senatano Andrea Pastore (prezidanto de la komisiono Konstituciaj Aferoj) kaj de aliaj 50 senatanoj. Se gi estos aprobita, ekestos la Supera Konsilio pri la Itala Lingvo, kiu prizorgu la protekton, la valorigon kaj la disvastigon de la itala lingvo en kaj ekster Italio, kaj difinu la kondutlinion en rilato kun la fremdaj lingvoj. Priatentinda estas unu el la plej ampleksaj taskoj de la Konsilio, tiel difinita: "favori la riĉigon de la lingvo, kun la ĉefa celo, diskonigi terminojn taŭgajn por ĉiuj aktualaj bezonoj, tiel ke la itala lingvo estu trafe uzebla por la freŝdataj teknologioj". Konsekvence, la teksto de afiŝo atentiganta pri laboroj en publika konstruaĵo ne entenus frazon "realigo de nova layout (aranĝo, itale sistemazione)", ne plu ekzistus leĝo pri "privacy (privateco, itale riservatezza)" nek la malsprita (cu ekzistus alia difino?) "question time (tempo por la demandoj, itale tempo per le interrogazioni)" ĉe la parlamento. Aprobo de ĉi tiu leĝpropono signifus ribelon kontrau oficiala neglekto de la itala lingvo, kaj tio ne nur por protekto de nacia kultura valoro, sed ankau por respekto de la embarasoplena simpla italo, kiu hodiau malfacile sukcesas tute kompreni gazetartikolon. La revivigo de tiu ĉi emo al protekto de la itala lingvo memorigas al ni elstaran ĉampionon de tiu defendo, nome Bruno Migliorini, taksatan inter la plej eminentaj italaj lingvistoj, kiu interalie verkis la monumentan Historion de la Itala Lingvo, ankoraŭ nun (post preskau kvindek jaroj!) modelon por lingvohistoriaj studoj. Lucio D'Arcangelo, en ses-kolumna artikolo "La fiero paroli itale", aperinta la 24-an de aprilo en la kultura paĝo de la tagĵurnalo Il Tempo por anonci la diskutadon pri la citita leĝpropono, emfazas la strebon de Migliorini por la defendo de la lingvo, defendo kiu, pro lia kompetenteco, akiris sciencan fundamenton. Li konstante italigis korekte fremdajn terminojn, enkondukante lau neceso neologismojn konstruitajn lau la tradicia itala vortfarado; kiel ekzemplojn ni citu apprendistato (metilernado), anstataŭ apprendissaggio, mallerta italigo de franca vorto, kaj autista (soforo), anstataŭ la tute franca chauffeur. Plene kohera kun tiu agado por defendo de la lingvo estis la entuziasma agado de Migliorini favore al la disvastigo de la neutrala lingvo Esperanto, kiu povas funkcii kiel rimedo por savi etnajn lingvojn de hibridigo kaj forgeso. Traduco de Nicola Minnaja