Il 31° Giorno
La 31-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 28-an de novembro 2009,
estos dedichita al la 100-a datreveno de la naskigho de Ivo Lapenna (1909-1987), la
longtempa ghenerala sekretario kaj prezidanto de UEA.  Prof. Carlo Minnaja,
prezidanto de Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna kaj redaktoro de la impona
libro "Eseoj memore al Ivo Lapenna" faros dum la tago du prelegojn pri la
vivo kaj verko de la legendeca oratoro kaj movada gvidanto, pri kiu personajn
rememorojn prezentos ankau prof. Duncan Charters.  Krome oni montros filmojn kun
fragmentoj el diversaj paroladoj de Lapenna.
 
Kiel reprezentantoj de la kongreslando de la UK en 2010 vizitos la Malferman Tagon
ges-roj Norberto Díaz Guevara kaj Yoandra Rodríguez Labrada el Kubo. Okazos ankau
prezentado de novaj eldonajhoj, kiuj, same kiel chiuj aliaj varoj en la Libroservo de
UEA, estos vendataj rabate. Kafo kaj teo estos senpagaj kaj en la senpaga loterio
chiu gajnos ion. La programo dauros de la 10-a ghis la 17-a horo.

Pli frue la datrevenon de Lapenna omaghis speciala programero en la 94-a UK en
Bjalistoko. Tie estis lanchita ankau nova eldono de "Elektitaj paroladoj kaj
prelegoj" de Ivo Lapenna, kies unua eldono aperis en 1966. La dua eldono,
166-pagha, estas plivastigita per la festparoladoj de la autoro en la UK-oj en
Helsinko (1969) kaj Vieno (1970). La libro kostas 9,90 eurojn (plus afranko kaj, en
EU, imposto de 6%); rabato de 1/3 ekde 3 ekzempleroj.