Novaĵoj
TEJO serĉas volontulon! Ĉu estu vi? Kandidatiĝu ĝis la 22a de majo!
TEJO invitas vin kandidatiĝi por la posteno de plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. TEJO-volontulo devas preti labori dum 10-18 monatoj (pli aŭ malpli longa daŭro esceptokaze eblas) ekde aŭgusto, kiam finiĝos la volontulado de la nuna TEJO-volontulo Manuela Ronco (preciza dato laŭ interkonsento). La limdato por sendi vian kandidatiĝon estas la 22a de majo 2011. Ne hezitu jam pli frue sendi mesaĝon al ni, se vi intencas volontuli. Legu pli: http://tejo.org/eo/volontulu
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 2054
Novaĵoj pri la Brazila Esperantista Junulara Kongreso kiu okazos kune kun TAKE inter la 9-a kaj la 14-a de julio en San Paŭlo – Brazilo http://www.kongreso2011.org/
Brazila Esperantista Junulara Kongreso 2011: Novaĵoj pri BEJK-Programo: Kursoj kaj Metiejoj: http://www.bejk2011.blogspot.com
Blogo pri la BEJK okazonta kune kun la Tutamerika Kongreso de Esperanto en la urbo San-Paŭlo de la 9a ĝis la 14a de Julio, 2011
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1739
La albumo prezentas 13 kantojn de Georges Brassens en esperanto
La KD disponeblas en la diskoservo de Vinilkosmo : http://www.vinilkosmo.com/?disc=vkkd105&lng=e kaj en la elŝutejo laŭ mp3 kaj ogg, ĉi tie: http://www.vinilkosmo-mp3.com/brassens-c-76_92_171.html?language=eo
Kaj laŭ senperda formato flac ĉe http://www.cd1d.com/fr/album/brassens-plu
Oficiala publika apero okaze de la koncerto la 23an /04/2011 je la 22a en Sète por IREM omaĝe al Georges Brassens. http://esperanto.sete2011
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1889
TEJO decidis plilongigi la limdaton de la konkurso "Partoprenu IJK-n", kiu ankaŭ ĉi-jare helpos al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson. Per ĝi eblas peti monon por parte kovri vojaĝkostojn (laŭ plej malmultekosta maniero ŝipe, buse aŭ aviadile), loĝadon en provizitaj ĉambroj kaj programkotizon. Estas do ankoraŭ tempo por kandidatiĝi, ĝis la 15a de majo. Ne hezitu sendi vian aliĝon. Ĉiujn informojn kaj aliĝilon vi trovas en la koncerna paĝo Konkurso Partoprenu IJK-n. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/1208
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 2050
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 2384
Read more: REELDONO DE "MASKERADO" DE TIVADAR SOROS LANCHITA
Manuel memlernis muzikon kaj gitarludadon, kaj ne mankis al li okazoj por kanti kaj ludi basgitaron en amatoraj muzikgrupoj dum liaj junaj jaroj. Li eĉ verkis dudekon da kantoj en la friula, sia gepatra lingvo, kaj li kantis kaj publikigis ilin por subteni tiun lingvon de la nordoriento de Italio, lia denaska regiono.
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 2224
Malkreskis ankau la nombro de aligitaj membroj, kiuj estas tiuj membroj de la landaj asocioj, kiuj ne estas individuaj membroj de UEA. Ilia nombro estis 10527 (-2078). La plej drastaj faloj estis en Hungario (-1440) kaj Francio (-363). La tuta membraro de UEA en 2010, t.e. individuaj kaj aligitaj membroj sume, nombris 15815 (-2503).
324 individuaj membroj estis malpli ol 30-jaraj. Sekve ili estis samtempe individuaj membroj de la junulara sekcio TEJO (-112). Krome 1734 el la aligitaj membroj estis malpli ol 30-jaraj (-171). Sekve TEJO havis entute 2058 membrojn (-283).
La revuo "Esperanto" havis pasintjare 3508 pagitajn abonojn (-257) kaj la revuo de TEJO "Kontakto" 597 (-138).
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1989
La filmo nomata E.SHA Epoko rakontas la historion de iama tre populara kant- kaj danc-trupo kun 52 membroj chiuj virinoj (inspirita de Takarazuka grupo en Japanio), kiu ech vojaghis eksterlanden por prezentado de siaj muzikaloj. Poste pro politikaj kaj ekonomiaj kialoj la grupo devis chesi sian agadon kaj nun post dekoj da jaroj ili revenas por serchi sian iaman gloron, memoron kaj por instrui junajn artistojn pri ilia arto. Tial la filmo enhavas amason da kantoj kaj dancoj kun multaj rakontoj pri ilia pasinteco kaj samtempe spektantoj lernas multe pri la historieto de Tajvano dum lastaj jardekoj.
La filmo estas mendebla pere de Katalogo de libroservo de UEA kaj ankau pere de la verkanto de tiu chi raporto. Estas menciinde ke krom subtekstoj en Esperanto kaj china oni ankau povas elekti Japanan au Anglan lingvojn. Tempo-dauro: 96m.
http://www.youtube.com/watch?v=CqLed_pL_q8
- Detaloj
- Skribita de Reza Kheirkhah
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 2130