Novaĵoj
Post la sukceso de la unua, oni anoncas por la jaroj 2010-2011 la duan konkurson pri la plej bona doktora (trijara kaj faka) disertacio diskutita en iu itala universitato dum la lastaj tri universitataj jaroj: la premio estas dediĉita al Prof-ro Giorgio Canuto, jam Rektora Moŝto de la Universitato de Parmo de 1950 al 1956 kaj Prezidanto Internacia de la Esperanto-Movado de 1956 al 1960.
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 2621
- Detaloj
- Skribita de BEG
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1782
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1938
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 2378
La Kongresa Fako de UEA fiksis la datojn de la 97-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu lau la pli frua decido de la Estraro de UEA okazos en la vjetnama chefurbo Hanojo. La 97-a UK disvolvighos de la 28-a de julio ghis la 4-a de augusto 2012.
La definitivigo de la datoj dependis de la elekto de kongresejoj, kiu povis okazi post la laborvizito de la Konstanta Kongresa Sekretario Clay Magalhães al Hanojo fine de aprilo. La chefa parto de la kongresa programo okazos en la hotelo Meliá. La ejo de la inauguro kaj aliaj programeroj, en kiuj samtempe partoprenos la tuta kongresanaro, estos la Palaco de Kulturo. Ghi trovighas en piedira proksimeco de la hoteloj, kiujn UEA ofertos al la kongresanoj.
La preparlaboroj fare de la Loka Kongresa Komitato progresas glate kaj kun granda entuziasmo, konstatis Clay Magalhães dum sia vizito. Li konatighis i.a. kun eblaj kongresejoj kaj kun loghigaj eblecoj. Li ankau partoprenis en kunsido de LKK kaj pasigis multan tempon por konsili ghiajn membrojn pri plej diversaj organizaj detaloj. KKS vizitis ankau la infanghardenon, kie okazos la 43-a Internacia Infana Kongreseto kaj kies direktorino estas aktiva esperantisto.
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1475
La 34-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA, kiu okazis la 14-an de majo, allogis 70 vizitantojn el 14 landoj. Ghia programo estis grandparte dedichita al la 500-a datreveno de la apero de "Laudo de l’stulteco", la plej fama verko de la plej fama roterdamano, Erasmo. Gheneralan enkondukon al la vivo, verkaro kaj signifo de la granda humanisto faris per sia prelego d-rino Věra Barandovská-Frank. La tradukinto de "Laudo de l'stulteco", akademiano Gerrit Berveling faris du prelegojn. En la unua li parolis pri tiu chefverko de Erasmo kaj en la dua precipe pri lia labormaniero. Berveling ankau surprizis la publikon per lancho de sia nova esperantigo el Erasmo, "Antauparoloj al la Nova Testamento".
En la Malferma Tago estis publkigita ankau alia nova libro, "Stelsemantoj en la ora nordo" de Katalin Kováts. Char la autorino lanchis la libron samtempe en Stokholmo, en Roterdamo shin anstatauis la libroservisto Ionel Oneţ, kiu prelegis pri la protagonisto de la libro, la fama rumana Cseh-metoda instruisto Tiberio Morariu. Morariu vivis plej grandan parton de sia vivo en Svedio, pro kio la autora lancho konvene okazis en la Sveda Esperanto-Kongreso.
Kiel kutime, en la programo estis ankau multaj filmprezentoj. La libroservo kaj bazaro de esperantajhoj estis vigle vizitataj. La vendoj sumighis je 1710 euroj. Nature la plej furoraj libroj estis "Laudo de l’stulteco" kaj "Antauparoloj al la Nova Testamento" de Erasmo kaj "Stelsemantoj en la ora nordo" de Katalin Kováts.
La sekva Malferma Tago okazos la 26-an de novembro 2011. Jam decidita estas ankau la dato de la 36-a Malferma Tago: la 28-an de aprilo 2012 oni prifestos la 50-jarighon de la domo en Nieuwe Binnenweg 176 kiel la sidejo de la Centra Oficejo.
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1547
La 100-a kaj eble lasta numero de "La Merkato", revuo de Internacia Komerca- kaj Ekonomia Fakgrupo (IKEF) estas legebla kaj elsxutebla cxe http://www.ikef.org. Iam estis kvar numeroj jare, sed nun malfacilas plenigi eĉ unu numeron, ĉar preskaŭ ĉiuj IKEF-membroj havas retaliron kaj pro tio povas sufiĉi la rubriko 'Novaĵoj' ĉe asocia retejo.
La tuta numero 100 de 'La Merkato' enhavas i.a. la jarraporton pri 2010 kaj artikolon pri afrika financa sistemo 'Likelemba'.
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1851
En Pollando grupo da respondeculoj faris liston de 100 naciaj simboloj, inkludeante inter ili estas ankaŭ L. Zamenhof-n. La listo aperis en la libro "La polaj simboloj". Laŭ la aŭtoroj, la listo estas subjektiva, kaj nun la retuzantoj povas voĉdoni ĉe http://www.kochampolske.eu/. La finaj rezultoj estos konsiderataj dum preparado de sekvaj eldonoj de la libro.
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 2011