Novaĵoj
La 10-an de majo Universala Esperanto-Asocio subskribis interkonsenton pri kunagado kun la Internacia Informejo por Terminologio (Infoterm), fondita en 1971 per kontrakto inter Unesko kaj Austra Normiga Instituto (ASI). Infoterm celas i.a. intershanghi informojn, subteni kaj kunagadi por projektoj, renkontighoj, eldonajhoj ktp., chefe en la kampo de terminologio.
Infoterm devenas el la teminologia esplorcentro, kiun fondis kaj longe prizorgis Eugen Wüster, esperantisto kaj fondinto de la moderna terminologia scienco. Infoterm funkcias ankau kiel sekretariejo de la Teknika Komitato TC37 de Internacia Organizajho por Normigado (ISO), kun kiu UEA havas oficialajn rilatojn jam ekde 1991.
Pri la rilatoj de UEA kun Infoterm kaj la Teknika Komitato TC37 de ISO respondecas nova komisiito, Mélanie Maradan el Svislando. La Estraro de UEA nomumis shin por tiu funkcio en sia aprila kunsido.
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1938
La parlamento de Bukareŝto junie pridiskutos leghproponon de kongresano de Socialdemokratia partio por anstataŭigi la subtitolojn de fremdajn filmojn per deviga dublado. La propono celas defendi rumanan lingvon kaj permesi al ĉiuj, ĉefe maljunuloj kaj infanoj, ĝui filmojn sen uzo de subtitoloj. La aŭtoro, Viktorio Socaciu, citis plurfoje kiel modelo Italujon, kie kutimas dubligado kaj oftas gravaj internaciaj kontaktoj.
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1689
Tutpollanda Esperanto-Kongreso okazis en intermontara urbo Nowy Sa;cz,100 km. sud-oriente de Krakovo, dum la periodo de 30a de aprilo g^is 7ade majo 2011. La lastan tagon oni uzis por G^enerala Kunsido dePEA-delegitoj, kiuj liberigis la g^isnunan C^efan Estraron de PEA eltaskoj, elektante la novan teamon por estrila Asocion dum la periodo2011 -- 2014. Pri tio estos skribita aparta informilo.Partoprenis TEK-on 169 personoj, kvankam multaj el ili nur parte, nehavante sufic^e longan liberan tempon. Por c^eesti en la sabata G^eneralaKunsido alvenis ankau 27 Delegitoj, inter ili kelkaj pli fruepartoprenis jam TEK-on.
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1931
Spite la malkreskon de la membronombro, la financoj de UEA ne estas en krizo, kaj ne indas facilanime fari ŝanĝojn en praktikoj, formiĝintaj dum jardekoj. Tion konstatas la prezidanto de UEA en filmita intervjueto farita dum la estrarkunsido, kaj nun afiŝita en la sekcio de UEA en la retejo YouTube. Estas intervjuitaj ankaŭ ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak kaj vicprezidanto Claude Nourmont.
- Detaloj
- Skribita de liberafolio.org
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1861
En 1996 la studejo akiris la statuson de klerigejo de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino. En la studejo instruadas lekciistoj de AIS kaj AIS-Klerigejo Bydgoszcz (AKB), de Ekonomia Altlernejo en Bydgoszcz kaj de multaj aliaj instancoj.
En la studejo povas studi cxiu persono, kiu finis 18-an vivjaron kaj havas almenaux meznivelan edukon (maturec-ekzamenon) kaj bonan san-staton. Plena eduk-ciklo dauxras tri jarojn kaj permesas akiri sciojn necesajn por labori en naux profesioj (simboloj de Euxropa Unio):
Post la 1-a studjaro-akireblaj kvalifikoj:
- lektoro de Esperanto por komencantoj kaj gvidanto de porinfanaj arangxoj;
- oficisto pri turisma informado (422104),
- oficisto en vojagxagentejo (422103)
- kaj internacia vojagxgvidanto (511301);
Post la 2-a studjaro
- lektoro de mez-nivelaj kursoj de Esperanto kaj verkanto de arta keramiko;
- organizanto de turisma priservado (341401),
- regiona turisma cxicxerono (511304) kaj
- animanto de kultura agado (347601);
Post la 3-a studjaro
- kursgvidanto de Esperanto (235910),
- specialisto pri organizado kaj disvolvo de turismo (241915) kaj
- specialisto pri organizado de kulturo (241990);
- ev. titolo de bakalauxro de AIS pri humanistiko aux morfosciencoj.
Laux dekreto de la pola Ministro pri Edukado, fin-diplomoj de la Internacia Studejo pri Turismo kaj Kulturo validas kiel oficialaj polaj dokumentoj rajtigantaj cxicxeronojn kaj vojagxgvidantojn labori en Esperanto (Dz.U. n-ro 70 poz. 824).
En la jaroj 2011/2012 kadre de la Studejo oni planas gvidadon de specialigitaj kursoj pri turismo, kulturo kaj bizneso kaj ankaux konversaciajn lingvokursojn. Eblas ankaux partopreni semajnajn kursojn kun studentoj de ISTK/AKB -- prezo 10 EUR + logxado en studenta domo po 10 EUR/nokte, do entute 60 EUR semajne kun 5 tranoktoj.
Kunlaboro kun AIS San Marino kaj sciencaj institucioj en Pollando permesas akiri sciojn pri diversaj brancxoj de scienco kaj kulturo-i.a. pri ekologio, euxrologio, etnologio, etnografio, ceramiko, kultur-kaj soci-geografio, interlingvistiko, historio, politikaj sciencoj, diplomatio, komerco, merkatiko, estrado, kaj de pluraj lingvoj.
La studado okazas laux Bolonja-sistemo -- necesas akiri po 150 kursojn/studunuoj por bakalauxro kaj magistro de AIS -- Akademio Internacia de la Sciencoj.
La studjaro 2011/2012 dauxros ekde septembro gxis majo kaj ampleksos:
- laux cxiutaga sistemo po 30-40 studhoroj semajne (ferioj decembre kaj januare),
- aux laux t.n. ekstercxeesta sistemo.
Dum la jaroj 1991-2011 lecionojn en la Studejo gvidis lekciistoj el 60 landoj de Euxropo, Afriko, Ameriko, Azio kaj Auxstralio por gestudantoj el 90 landoj de la mondo. La instruado en ISTK nun okazas en Esperanto kaj pola lingvoj, ankaux parte en angla, germana, hispana kaj rusa lingvoj.
Nun la studkotizoj por la studjaro 2011/2012 estas samaj por ambaux sistemoj: 300 EUR aux 300 USD.
Aligxojn akceptas la sekretariejo de la studejo (adreso sube).
La modestaj viv-kostoj en Bydgoszcz (logxado en studentaj domoj) estas ekde 200 USD aux 150 EUR cxiumonate laux postuloj de Schengen-landoj - kaj kun mangxado 300 USD aux 250 EUR tiujn kostojn oni povas pagadi surloke.
Studentoj de la Studejo povas ankaux studentigxi cxe la Akademio Internacia de la Sciencoj (krom-kosto 32,50 EUR), kio rajtigas al 75% rabato de kromaj kurset- kaj ekzamen-kotizoj de AIS en Bydgoszcz aux aliloke en centra/orienta Euxropo --- kaj al cxiuj fin-studintoj permesas akiri la titolon de bakalauxro, kaj, post pliaj du studjaroj, ankaux magistro de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) pri humanistiko aux morfosciencoj.
Nun por 2010/2011 jaroj jam aligxis al ISTK pli ol 120 gestudentoj el Afriko, Azio kaj Europo.
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 2210
Tria MJS okazos de la 20-a ĝis la 22-a de majo 2011 en Montescheno (VB - Italujo). Montara Junulara Semajnfino estas montara aranĝo okazigita unuafoje de Itala Esperantista Junularo dum majo 2009, en la montaroj inter la norditalia regiono Piemonto kaj Svisio, kaj ekde tiam ĉiujara.
La aranĝo estis komence elpensita post la nuligo de la tiujara Internacia Junulara Festivalo pro la tertremo en Abruco, sed daŭrigas la longan tradicion de esperantistaj montgrimpaj eventoj jam multfoje organizitaj en la Alpoj (kaj ne nur).
La unua MJS okazis ekde vendredo la 1-a de majo ĝis dimanĉo la 3-a de majo 2009 en Montescheno, en la norda Piemonto, 750 metrojn super marnivelo, en domo (adreso: strato Progno, 11) disponigita de bonvolema estrarano. La ejo facile atingeblis de la fervoja stacidomo de Villadossola (7 kilometrojn for) kaj de tiu de Domodossola, grava fervoja nabo inter norda Italio kaj Svisio (15 kilometrojn for).
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1975
- Detaloj
- Skribita de Triesta Esperanto - Asocio
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 2025
La Kinofestivalo konsistos el du programoj: konkursa kaj nekonkursa. Cxiu ajn povas partopreni la konkursan programon kaj gajni premion: unu el 5 iPod Touch 4-gen. La informa filmeto pri konkurso: http://vimeo.com/21927597
La nekonkursan programon partoprenos filmoj, kiuj estas ligitaj kun Esperanto kaj ankaux premiitaj filmoj kun vocxtraduko kaj subtekstoj el la internacia lingvo.
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 2341